Prezidanto Xi sendis gratulan leteron al 5a Monda Interreta Konferenco

(GMT+08:00) 2018-11-07 14:17:39     Redaktoro:Yu

Prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al la kvina Monda Interreta Konferenco, kiu malfermiĝis merkrede en Wuzhen de la ĉina orienta provinco Zhejiang.

Xi diris en la letero, ke la mondo travivas pli vastan kaj profundan sciencan kaj teknologian revolucion kaj industrian transformiĝon. Ni devas akceli la disvolviĝon de la cifereca ekonomio kaj antaŭenigi disvolvadon de la tutmonda sistemo pri administrado de interreto en pli justa kaj pli racia maniero por injekti novan impulson en la mondan ekonomion. Xi diris, ke malgraŭ diversaj kondiĉoj kaj defioj, ĉiuj landoj de la mondo kunhavas la bezonon antaŭenigi la ciferecan ekonomion, la interesojn pri pritraktado de defioj al reta sekureco, kaj la postulojn pri pli bona regado de reta sekureco. Li alvokis konkretan kunlaboron inter malsamaj landoj por antaŭenigi reciprokan fidon kaj kolektivan regadon pri reta sekureco kaj krei viglan "komunumon kun komuna estonteco en retspaco".

La konferenco havas la temon "Krei ciferecan mondon por reciproka fido kaj kolektiva regado – cele al komunumo kun komuna estonteco en retspaco".

Xi esprimis la esperon, ke partoprenantoj kolektos saĝecon, amasigi konsentojn kaj laboros por daŭripova cifereca mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin