De la 2a ĝis la 4a de novembro en Changzhou, Jiangsu-provinco, okazis la dua Komuna Kunveno de IKEF kaj IFEF. Ĉifoja komuna kunveno estas estas organizita de Changzhou-a Esperanto-Asocio kaj Teknologia Universitato de Jiangsu.
La ĉeftemo de ĉifoja kunveno estas antaŭenpuŝi la uzadon de Esperanto.
Komercistaj reprezentantoj el Aŭstralio, Usono, Pollando, Japanio, Sud-Koreio kaj esperantistoj el Guiyang, Heilongjiang, Pekino, Shenzhen, Nankino, Xi'an, Xiamen kaj aliaj de Ĉinio, sume 130 homoj partoprenis en la kunveno.
Wang Tianyi(Ĉinio), prezidanto de IKEF, vicprezidanto KIM Yongjin(Sud-Koreio), Zhao Chenghua(Ĉinio) kaj Yas Kawamura(Japanio) ĉeestis la kunvenon kaj faris paroladon.