La Templo Pendanta sur krutaĵo

(GMT+08:00) 2018-11-11 13:11:36     Redaktoro:Xiong

La Templo Pendanta situas en la gubernio Hunyuan de la provinco Shanxi. Ĝi pendas sur apika krutaĵo de la monto Cuiping en la montaro Hengshan. La templo komencis esti konstruita en la Norda Wei-dinastio kaj, do, ĝia historio longas pli ol 1500 jarojn.

 

La Templo Pendanta estas historia objekto ŝtatnivele protektata. Ĝi estas aparta kaj unika en Ĉinio, ĉar ĝi estas templa konstruaĵo en kiu miksiĝas la ecoj de Budhismo, Taŭismo kaj Konfuceismo.

 

La konstruaĵo aspektas alte, majeste kaj originale. La arkitekturo havas grandegan valoron, kaj la arto provokas admiron. Ĝi rivelas la saĝon kaj forton de la antikva popolo kaj estas la kvintesenco de la ĉina antikva arkitekturo.

 

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin