Finiĝis en Wuzhen la 5a Monda Interreta Konferenco

(GMT+08:00) 2018-11-09 18:54:14     Redaktoro:Xiong

La 9an de novembro la tritaga 5a Monda Interreta Konferenco finiĝis en la urbeto Wuzhen.

En la fermo Zhuang Rongwen, la direktoro de la ĉina Ŝtata Oficejo de Interreta Informadiko, diris, ke la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping donis altan atenton al la konferenco, kaj por tio li speciale sendis al ĝi gratulan mesaĝon, esprimis varman gratulon al ĝi kaj sinceran bonvenigon al ĉiuj ĉeestantoj.

Estis ĉ. 1500 gastoj venintaj el 76 landoj kaj regionoj, kiuj kolektiĝis en Wuzhen kaj, ĉirkaŭ la temo "Krei la ciferecan mondon kun komuna mastrumado pri informoj – kune konstrui la sortkomunumon de la interreta spaco", interŝanĝis pensojn, dividis vidpunktojn, kontribuis saĝojn, kaj koncentris komunajn ideojn.

Kaj la konferenco eldonis "Raporton 2018 pri la disvolviĝo de la ĉina interreto" kaj "Raporton 2018 pri la disvolviĝo de la monda interreto", kaj tiuj raportoj liveris novajn pensojn kaj novajn intelektojn al la monda interreto. La konferenco ankaŭ publikigis "Wuzhen 2018 en perspektivo", kiu prezentas belan vidaĵon deziratan por la estonteco de la monda interreto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin