Novaĵoj (Novembro 12)

(GMT+08:00) 2018-11-12 17:03:43     Redaktoro:邱杰明

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 12a de novembro, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi ĉeestos kunvenon de Azi-Pcifika Kunlabora Organizo kaj vizitos Papu-Nov-Gvineon, Brunejon kaj Filipinojn; ĝenerala sekretario de la UN alvokis sekvi multflankecon. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping faros ŝtatajn vizitojn al Papu-Nov-Gvineo, Brunejo kaj Filipinoj de la 15a ĝis la 21a de novembro kaj ĉeestos la kunvenon de gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro de la 17a ĝis la 18a de novembro en la papu-nov-gvinea ĉefurbo Portmoresbo.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang faris la anoncon lunde.

Dum sia restado en Papu-Nov-Gvineo, Xi ankaŭ renkontiĝos kun gvidantoj el la pacifikaj insul-landoj, kiuj havas diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio.

Xi faros la ŝtatajn vizitojn laŭ la invito de papu-nov-gvinea ĝenerala gubernatoro Bob Dadae, papua-nov-gvinea ĉefministro Peter O'Neill, bruneja sultano Hassanal Bolkiah kaj filipina prezidento Rodrigo Duterte. Li ĉeestos la kunvenon de gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro laŭ la invito de papu-nov-gvinea ĉefministro Peter O'Neill.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang lunde matene ekiris de Pekino por oficiala vizito al Singapuro kaj serio da kunvenoj pri orient-azia kunlaboro laŭ la invito de singapura ĉefministro Lee Hsien Loong.

Dum sia restado en Singapuro, Li ĉeestos la 21an kunvenon de gvidantoj de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (10+1), la 21an kunvenon de gvidantoj de la Asocio kaj Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio (10+3) kaj la 13an Orient-Azian Pintkunvenon.

La sekvantaro de Li inkluzivas Xiao Jie, ŝtatan konsilanton kaj ĝeneralan sekretarion de la Ŝtata Konsilio.

La ĉina ĉefministro lunde aperigis sian artikolon "Pordmalfermo kaj kunlaboro, novigo kaj disvolvado, por pli bela estonteco" sur ĉefaj komunikiloj de Singapuro.

Li diris, ke estas la unua fojo, ke li kiel ĉina ĉefministro vizitas Singapuron kun multaj atendoj, kaj li transdonas la amikan senton kaj sinceran saluton de la ĉina popolo al la singapura popolo. Ĉinio kaj Singapuro subtenis striktajn interŝanĝojn, kaj duflanka kunlaboro estis stabile antaŭenigita en diversaj kampoj. En 2015, ĉina prezidanto Xi Jinping faris ŝtatan viziton al Singapuro, kaj la du flankoj starigis partnerecon de tutdimensia kunlaboro. Li esperis, ke lia vizito helpos puŝi la duflankan kunlaboron en diversaj kampoj al pli alta nivelo.

Lunde en Pekino Ĉinio kaj Kanado okazigis la unuan strategian dialogon pri ekonomio kaj financo. Ĉina ŝtatkonsilanto Wang Yong, kanana ministro pri financo Bill Morneau kaj kanada ministro pri diverseco de internacia komerco Jim Carr faris paroladojn en la kunveno.

Wang diris, ke en la lastaj jaroj, ĉina-kanadaj rilatoj bone disvolviĝis, kaj ekonomia kaj komerca kunlaboro fariĝis grava motoro de duflankaj rilatoj. Li akcentis, ke la ekonomioj de Ĉinio kaj Kanado estas forte komplementaj, kaj la du landoj estas gravaj partneroj unu por la alia en investado kaj komerco. Ĉinio volas labori kune kun Kanado por plene ekspluati potencialon de kunlaboro kaj vastigi kunlaboron en moderna agrikulturo, energio kaj resurso, avangarda manufakturado, teknologia novigo, aviado kaj trafiko, kaj financa servo.

Kanada ministro pri diverseco de internacia komerco Carr diris, ke la jara kvanto de komerco inter Kanado kaj Ĉinio kalkuliĝis al 95 miliardoj da kanadaj dolaroj, kaj la celo de la du flankoj estas duobligi la kvanton en 2025, kaj ke li esperas, ke la dialogo helpos atingi la celon.

Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, Antonio Guterres, dimanĉe alvokis, ke la internacia komunumo traktu neegalecon, disvastigon de nukleaj armiloj, klimatŝanĝiĝon kaj aliajn tutmondajn defiojn per persisto en multflankeco.

Guterres faris la alvokon dum sia parolado en la 1a Pariza Forumo pri Paco, kiu malfermiĝis tiutage. Li diris, ke faktoj pruvis, ke la traktado kontraŭ diversaj defioj per multflanka kunlaboro rikoltis riĉajn fruktojn, kaj en la nuna mondo alfrontanta terorismon kaj aliajn minacojn, multflankeco estas ne nur espero, sed ankaŭ nemankigebla. Li emfazis, ke se multflankeco estos forlasita, registaroj de diversaj landoj ne povos plenumi la atendon de popoloj pri protekto.

La usona Ŝtata Departemento diris dimanĉe, ke ŝtata sekretario Mike Pompeo telefone konversaciis kun saud-arabia kronprinco Mohammed bin Salman pri la morto de Khashoggi.

La Ŝtata Departemento diris en deklaro, ke Pompeo emfazis, ke Usono respondecigos ĉiujn implikitajn en la mortigo de ĵurnalisto Jamal Khashoggi, kaj ke Saud-Arabio devas fari la samon.

La deklaro diris ankaŭ, ke Pompeo reasertis dum la telefona konversacio, ke Usono alvokas ĉesigi malamikajn agojn en Jemeno kaj urĝas ĉiujn partiojn solvi la konflikton per intertraktado sub la mediciado de la speciala sendito de la UN.

Kun la kolektiĝo de diverslandaj gvidantoj, sonorado de preĝejaj sonoriloj kaj la ludo de la muziko Sarabande de Barch, franca prezidento Emmanuel Macron dimanĉe okazigis solenan ceremonion por festi la cent-jariĝon de la armistico de la Unua Mondmilito.

Ĉirkaŭ la 11a horo antaŭtagmeze laŭ loka tempo, Macron kaj delegitoj el ĉirkaŭ 70 landoj marŝis ŝultro ĉe ŝultro al la Arko de Triumfo por doni tributon al ĉirkaŭ 10 milionoj da soldatoj mortigitaj dum la milito inter 1914 kaj 1918.

En vintra kaj pluva tago, 40-jara Macron inspektis trupojn. En sia sekva parolado, la prezidento atentigis la ĉeestantojn, ke dum "ĉi tiuj kvar jaroj, Eŭropo proksimiĝis al memmortigo. 10 milionoj da homoj mortis, kaj 6 milionoj estis vunditaj", sonigante la alarman sonorilon por la leviĝanta naciismo, kiu, laŭ li, endanĝerigos la fragilan mondan pacon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin