Vicprezidanto de IFRK alvokas komunajn klopodojn por traktado de humanitaraj defioj

(GMT+08:00) 2018-11-13 13:13:28     Redaktoro:Yu

Chen Zhu, vicprezidanto de la Internacia Federacio de Ruĝ-Krucaj kaj Ruĝ-Krescentaj Societoj (IFRK), lunde alvokis komunajn klopodojn por traktado de humanitaraj defioj alfrontataj de la mondo.

En sia parolado en la 10a Azi-Pacifika Konferenco de la Internacia Federacio de Ruĝ-Krucaj kaj Ruĝ-Krescentaj Societoj, Chen alte laŭdis la rolon, kiun membroj de la internacia federacio en la regiono ludis por kontentigi la pliiĝantajn humanitarajn postulojn.

Chen diris en la kunveno, ke la mondo alfrontas pli kaj pli multajn demandojn, kiuj bezonas komunajn klopodojn de ĉiuj landoj por traktado, kaj la membroj de la internacia federacio devas plifortigi la komunikadon kaj kunigi la manojn por trakti ĉi tiujn problemojn.

Chen, kiu estas ankaŭ estro de la ĉina delegacio al la konferenco, aldonis, "Antaŭ la komplikaj kaj seriozaj defioj, ni devas labori kune por krei komunumon de komuna estonteco por la homaro.

En la kvartaga kunveno, kiu malfermiĝis en la lasta dimanĉo, ĉirkaŭ 300 membroj de 51 ruĝ-krucaj kaj ruĝ-krescentaj societoj en la azia-pacifika regiono kaj Mez-Oriento ĉeestas la konferencon en Manilo, la ĉefurbo de Filipinoj por serĉi vojojn al plifortigo de laboro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin