De kie fontas optimismo de ĉinoj pri nacia estonteco?

(GMT+08:00) 2018-11-14 08:34:37     Redaktoro:Yu

Raporto pri enketo al civitanoj en 50 landoj de la mondo, kiun publikigis la brita institucio Economist Intelligence Unit, montris, ke 91,4% de la ĉinaj intervjuitoj estas plej optimismaj pri la estonteco de sia lando, opiniante, ke Ĉinio antaŭeniros plu en la direkto de konstruado de pli bela socio en la venontaj dek jaroj.

La enketo celis analizi, kiel la nuna socio kontentigas postulojn de la civitanoj, kaj kiel la civitanoj rigardas progreson de sia lando kaj la rilatojn inter la progreso kaj ilia aspiro pri socia disvolviĝo. La enketo montris, ke multaj evoluantaj landoj brakumas sciencon kaj teknikon por realigi disvolviĝon; Hindio kaj Ĉinio havas avantaĝojn en artefarita intelekto kaj cifereca kampo. Pli ol 70% de la enketitoj en Ĉinio, Indonezio kaj Vjetnamio opiniis, ke pliboniĝas la regado de iliaj landoj.

Unue, la optimismo de ĉinaj civitanoj pri la nacia estonteco fontas de la stabila kaj rapida ekonomia kresko en la pasintaj 40 jaroj. Due, la optimismo fontas de la senĉesa esploro de la ĉina socio pri altkvalita kaj kunordigita disvolvado. Krome, la optimismo fontas de la kontinua altigo de la nivelo de ŝtata regado.

Restas multaj malfaciloj kaj demandoj en la disvolvado de la ĉina socio. Ekzemple, ĉinaj gvidantoj opiniis, ke la ĉefa kontraŭdiro alfrontata de la ĉina socio en la nova epoko estas tiu inter neekvilibra kaj nesufiĉa disvolviĝo kaj la ĉiam kreskantaj postuloj de la popolo pri pli bona vivo, kaj ili decidis gajni la tri decidajn kampanjojn, nome solvado de gravaj riskoj, elimino de malriĉeco, prevento kaj traktado de poluado. Espereble, la tri decidaj kampanjoj antaŭenpuŝos Ĉinion al pli bonkvalita disvolviĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin