Vizitoj de Xi al Papu-Nov-Gvineo, Brunejo kaj Filipinoj cementos duflankajn rilatojn

(GMT+08:00) 2018-11-14 12:51:52     Redaktoro:Yu

Altrangaj oficialuloj diris marde, ke la vizitoj de ĉina prezidanto Xi Jinping al Papu-Nov-Gvineo, Brunejo kaj Filipinoj de la 15a ĝis la 21a de novembro akcelos azi-pacifikan kunlaboron kaj cementos duflankajn rilatojn.

Vicministro pri eksterlandaj aferoj Zheng Zeguang diris en gazetara konferenco, ke Xi faros ŝtatan viziton al Papu-Nov-Gvineo de la 15a ĝis la 16a de novembro.

Zheng diirs, ke dum sia vizito, Xi renkontiĝos kun gvidantoj de ok pacifikaj insul-landoj, kiuj establis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio, en la papu-nov-gvinea ĉefurbo Portmoresbo. La landoj inkluzivas Papu-Nov-Gvineon, Fiĝiojn, Samoon, Vanuaton, Federaciajn Ŝtatojn de Mikronezio, Kuk-Insularo, Tongon kaj Niuon. Zheng aldonis, ke estos la unua fojo, ke ĉina ŝtatestro vizitos Papu-Nov-Gvineon. Li diris, ke la vojaĝo injektos fortan impulson en la kunlaboron de Ĉinio kun ĉi tiuj landoj kaj havos longedaŭran kaj pozitivan influon sur pacon, stabilecon kaj disvolvadon de la regiono. Prezidanto Xi faros tonikan paroladon por ekspliki politikojn de Ĉinio al la pacifikaj insul-landoj, bazitajn sur la agmaniero de justeco kaj komunaj interesoj kaj sur la principoj de sincereco, realaj rezultoj, amikeco kaj bonintenco, kaj anoncos gravajn rimedojn de kunlaboro por subteni la evolulandon de tiuj insulaj landoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin