Armitaj grupoj de Palestino unuflanke deklaris militpaŭzon

(GMT+08:00) 2018-11-14 13:07:57     Redaktoro:Yu

La Islama Rezist-Movado (HAMAS) kaj aliaj armitaj grupoj de Palestino marde unuflanke deklaris militpaŭzon. Tiutage en Gazao tiuj armitaj grupoj publikigis koncizan deklaron, dirante, ke sub la mediaciado de Egiptio, ili konsentis efektivigi militpaŭzon kun Israelo. La deklaro aldonis, ke se Israelo observos la interkonsenton pri militpaŭzo, ili faros la samon.

Deklaro publikigita de la oficejo de israela ĉefministro diris, ke la israela kabineto pri sekureco tiutage kunvenis por diskuti pri la sekureca situacio en suda Israelo. La kabineto postulis, ke la nacidefenda armeo efektivigu militan agadon kontraŭ Gazao, kiam tio estos necesa.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin