Ĉinio kaj ASOAL kunigas manojn cele al vizio 2030

(GMT+08:00) 2018-11-14 19:10:39     Redaktoro:Yu

Merkrede en Singapuro okazis la 21a kunveno de gvidantoj de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL). Ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj gvidantoj de la membroj de la asocio diskutis kaj adoptis dokumenton "Vizio 2030 de la Strategia Partnereco inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj". Ĉinio fariĝis la unua lando, kiu ellaboris kun la asocio planon pri longperioda disvolvado de duflankaj rilatoj.

Ekonomia kaj komerca kunlaboro ĉiam estas firma bazo de la rilatoj inter Ĉinio kaj la asocio kaj ankaŭ reciproka atendo de la du flankoj. En 2002 Ĉinio kaj la asocio subskribis la kadran interkonsenton pri ampleksa ekonomia kunlaboro, kaj tiel la du flankoj komencis la klopodojn por finkonstrui liberkomercan regionon en 2010. En 2017, la kvanto de komerco inter Ĉinio kaj la asocio kalkuliĝis al 514,82 miliardoj da usonaj dolaroj, 6,6-oble pli multe ol antaŭ 15 jaroj. Ĉinio estis la plej granda komerca partnero de la asocio en sinsekvaj 9 jaroj, kaj la asocio estis la tria plej granda komerca partnero de Ĉinio en sinsekvaj 7 jaroj. En tiu ĉi periodo la duflanka komerco ĉiujare kreskis per 18%, dum la ekstera komerco de la asocio ĉiujare kreskis per nur 7%. Ĉinio ĉiam persistis en la principo de reciproka profito kaj kungajno en la ekonomia kaj komerca komunikado kun la asocio kaj malfermis sian merkaton al la sudorient-aziaj landoj kaj altigis la popularecon de produktoj el tiuj landoj per diversaj kanaloj.

En la pasintj 15 jaroj post la starigo de la strategia partnereco inter Ĉinio kaj la asocio, la du flankoj senĉese antaŭenigis politikajn dialogojn, ekonomian kaj komercan kunlaboron, interpopolajn interŝanĝojn kaj kunlaboron en la kampo de sekureco malgraŭ la ampleksa kaj ŝanĝiĝema internacia kaj regiona situacio. Precipe pri la demando de la Suda Ĉina Maro, ambaŭ flankoj oponas intervenon de eksterregionaj fortoj kaj fine konkludis la kadron de Kondutkodo pri la Suda Ĉina Maro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin