Ĉina delegito urĝis akceli rekonstruadon de Irako

(GMT+08:00) 2018-11-14 19:30:42     Redaktoro:Yu

Ĉina delegito al la UN marde urĝis revigligi ekonomion kaj akceli rekonstruadon de Irako post la lastatempa progreso de la lando en la formado de nova registaro.

En la kunveno de la Sekureca Konsilio pri Irako, Ma Zhaoxu, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, diris, ke la iraka registaro devas rapidigi sian nacian rekonstruadon, plene elvolvi sian avantaĝon en resursoj, antaŭenigi sian ekonomian disvolvadon, altigi sian kapablon en liverado de publikaj servoj, kaj plibonigi la vivon de la popolo.

Ma aldonis, ke la internacia komunumo devas liveri plu subtenon kaj helpon al Irako, mildigi ĝian humanitaran situacion, helpi Irakon revigligi la ekonomion, kaj krei bonan medion por ĝia nacia rekonstruado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin