Novaĵoj (Novembro 15)

(GMT+08:00) 2018-11-15 16:40:20     Redaktoro:邱杰明

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 15-a de novembro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke ĉina prezidanto ekiris por kunveno de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro kaj vizitoj al Papu-Nov-Gvineo, Brunejo kaj Filipinoj; Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj adoptis la Vizion 2030 de Strategia Partnereco. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Prezidanto Xi Jinping ĵaŭde iris el Pekino por ŝtataj vizitoj al Papu-Nov-Gvineo, Brunejo kaj Filipinoj, kaj la Kunveno de Ekonomiaj Gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro en la papu-nov-gvinea ĉefurbo Portmoresbo.

Dum la restado en Papu-Nov-Gvineo, Xi ankaŭ renkontiĝos kun gvidantoj de la pacifikaj insul-landoj, kiuj establis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), merkrede prezidis la kvinan kunvenon de la centra komitato pri profundigo de ampleksa reformo.

Xi, ankaŭ ĉina prezidanto, prezidanto de la Centra Milita Komisiono, kaj estro de la centra komitato pri profundigo de ampleksa reformo, alvokis alte teni la flagon de reformo kaj pordmalfermado kaj atingi la ĝeneralan celon por plibonigo de la evoluiga sistemo de socialismo kun ĉinaj trajtoj kaj modernigo de la sistemo kaj kapablo de Ĉinio pri regado. Li ankaŭ alvokis pli da klopodoj por antaŭenigo de la reformo kaj pordmalfermo en la nova epoko.

La kunvenon ĉeestis Wang Huning kaj Han Zheng, ambaŭ membroj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj vicestroj de la reforma komitato.

La kunveno postulis klopodojn en la celebrado de la 40a datreveno de la reformo kaj pordmalfermo kaj alvokis pli grandajn rezolutecon, kuraĝon kaj intensecon en daŭrigo kaj profundigo de la reformo kaj pordmalfermo.

Deklaro publikigita post la kunveno diris, ke atingoj kaj spertoj akumulitaj en la lastaj 40 jaroj devas esti resumitaj el historia, makroskopa kaj strategia perspektivo kaj en la maniero orientita al solvado de problemoj.

Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj merkrede adoptis ŝlosilan dokumenton por mapi la kurson por siaj rilatoj antaŭ 2030. La Vizio 2030 de la Strategia Partnereco inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj estis aprobita en la 21a kunveno de gvidantoj de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj en Singapuro.

En la 20a kunveno de gvidantoj de Ĉinio kaj la Asocio, kiu okazis en la filipina ĉefurbo Manilo en 2017, Ĉinio kaj la asocio konsentis publikigi la vizion pri siaj estontaj rilatoj kaj kontribui al konstruado de malferma, inkluziva kaj daŭripova mondo, kiu ĝuas pacon, sekurecon kaj komunan prosperon.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang, kaj Lee Hsien Loong, ĉefministro de Singapuro, deĵoranta prezidanto-lando de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, kunprezidis la 21an kunvenon de gvidantoj de Ĉinio kaj la asocio.

La ĉina ĉefministro diris, ke sub la nuna situacio, Ĉinio kaj la asocio devas intensigi strategian planadon, fortigi la konstruadon de la tri ĉefaj kolonoj de politika sekureco, ekonomio kaj komerco kaj interpopolaj interŝanĝoj kaj antaŭenpuŝi la duflankajn rilatojn al pli alta nivelo. Li aldonis, ke la du flankoj ankaŭ devas nutri novajn punktojn de novigado, diskuti pri nova mekanismo de kunlaboro en teknologia novigado, firmigi interpopolajn interŝanĝojn kaj grandigi kunlaboron pri sekureco.

Ĉinio kaj Singapuro promesis labori kune por antaŭenigi duflankajn rilatojn kaj helpi plialtigon de rilatoj inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) merkrede.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang, kiu estas en Singapuro por oficiala vizito, renkontiĝis kun singapura prezidento Halimah Yacob. Dum la renkontiĝo, Li unue transdiris al ŝi la korajn salutojn de prezidanto Xi Jinping. Li diris, ke Ĉinio kaj Singapuro havis oftajn altnivelajn vizitojn kaj striktajn personarajn interŝanĝojn, kun pragmata kunlaboro vastiĝanta al novaj kampoj kaj profitiganta popolojn de la du landoj. Ĉinio volas labori kune kun Singapuro por atingi pli grandan progreson de duflankaj rilatoj en la nova epoko.

Prezidanto Halimah Yacob diris, ke la reformo kaj pordmalfermo, kiujn Ĉinio komencis antaŭ 40 jaroj, ne nur kondukis Ĉinion sur la vojon de rapida kresko kaj alportis profitojn al Ĉinio kaj la mondo, sed ankaŭ komencis novan vojaĝon por la rilatoj inter Singapuro kaj Ĉinio. Ŝi aldonis, ke pli ol dek interkonsentoj pri kunlaboro subskribitaj dum la vizito de ĉefministro Li ne nur liveras novan platformon por plifortigi duflankan kunlaboron, sed ankaŭ levis singapura-ĉinajn rilatojn al nova nivelo.

La Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio ĵaŭde publikigis blankan libron pri protekto kaj disvolvado de kulturo en Xinjiang.

La blanka papero diris, ke Ĉinio estas unuigita multetna lando. Dum la procezo de civilizacio, kiu komenciĝis antaŭ pli ol 5 000 jaroj, diversaj etnaj grupoj de Ĉinio kreis longan historion kaj splendan kulturon.

Ĝi diris, ke ekde la antikveco multaj etnaj grupoj iris al Xinjiang, kaj ĝi fariĝis ilia hejmo kaj loko por kultura integriĝo. Diversaj etnaj kulturoj de Xinjiang havas siajn radikojn en la fekunda grundo de la ĉina civilizacio, akcelante sian propran kulturan disvolviĝon dum riĉigo de la tuta kulturo de Ĉinio. De post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko en 1949, la ĉina registaro atribuis grandan gravecon al la registrado kaj protekto de la brilaj tradiciaj etnaj kulturoj en Xinjiang, por certigi, ke ili estas transdonitaj al sekvaj generacioj.

Rusa prezidento Vladimir Putin diris merkrede, ke Rusio atribuas grandan gravecon al disvolvado de rilatoj kun la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj sur la bazo de reciproka respekto kaj konsidero pri respektivaj interesoj.

Deklaro publikigita de la retejo de Kremlo diris, ke Putin faris la rimarkojn dum ĉeesto al la Pintkunveno de Rusio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj en Singapuro. Li diris, ke la ekonomiaj rilatoj inter Rusio kaj la asocio disvolviĝas; la du flankoj kunlaboras en pluraj kampoj, inkluzive de industrio, alttekniko, energio kaj agrikulturo; kaj la vojmapo de praktika kunlaboro inter la du flankoj estas efektivigata.

Putin aldonis, ke Rusio kaj la asocio okazigis pintkunvenon en 2016 en la rusa suda urbo Soĉio, kaj en la lastaj du jaroj, la du flankoj faris multajn laborojn kaj revigligis politikan dialogon.

Brita ĉefministro Theresa May diris merkrede, ke enhavo de la interkonsento pri foriro el la Eŭropa Unio, atingita de Britio kun la Eŭropa Unio, jam akiris subtenon de membroj de la brita kabineto, kio estas ŝlosila parto en la procezo de la foriro.

May faris la rimarkojn post kvin-hora kunveno de la kabineto. Ŝi diris, ke restos malfaciloj kaj defioj en la procezo, tamen ŝi firme kredas, ke la decido de la kabineto plej konformas al la ĝeneralaj interesoj de Britio. Ŝi aldonis, ke post intensa diskuto la kabineto opiniis, ke tiu ĉi interkonsento estas la plej taŭga por Britio, kaj ĵaŭde ŝi faros detalan klarigon pri rilataj demandoj al la Malsupra Ĉambro de la parlamento.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin