Novaĵoj (Novembro 16)

(GMT+08:00) 2018-11-16 16:22:16     Redaktoro:邱杰明

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 16-a de novembro, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio kaj Rusio promesis vastigi kunlaboron; Interkonsento pri foriro de Britio eble estos definitivigita en la venonta pintkunveno de la Eŭropa Unio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris ĵaŭde en Singapuro, ke kunlaboro inter Ĉinio kaj Rusio en diversaj kampoj rikoltis novajn fruktojn kaj ankoraŭ estas spaco por plua disvolvado.

En renkontiĝo kun rusa prezidento Vladimir Putin flanke de kunvenoj de gvidantoj pri orient-azia kunlaboro Li transdonis al Putin salutojn de prezidanto Xi Jinping kaj diris, ke la du ŝtatestroj renkontiĝis multfoje en ĉi tiu jaro kaj atingis novan konsenton.

Li dris, ke la ĉina-rusa ampleksa strategia partnereco de kunordigo disvolviĝas sur alta nivelo, kaj ke la 23a regulara kunveno inter ĉinaj kaj rusaj registaraj ĉefoj, okazigita lastasemajne en Pekino, antaŭenpuŝis la duflankan kunlaboron en diversaj kampoj al novaj atingoj. Li montris, ke ankoraŭ estas granda spaco por duflanka praktika kunlaboro. Ĉinio esperas profundigi kunlaboron kun la rusa flanko en komerco, investado, energio, novigo, financo kaj aliaj kampoj. Li ankaŭ proponis, ke ambaŭ landoj mildigu limigojn al merkataliro, grandigu komercon kaj investadon, kaj antaŭenigu la efektivigon de altteknikaj projektoj, por profitigi ambaŭ popolojn kaj krei kungajnajn rezultojn.

Putin diris, ke Rusio volas plene efektivigi la konsenton atingitan kun Ĉinio, kaj strebas por pli da rezultoj en kunlaboro en energio, aviado, kosmovojaĝo, scienco kaj tekniko, komunaj esploro kaj ekspluato, kaj ankaŭ cifereca ekonomio. Putin diris ankaŭ, ke estas tre grave, ke Rusio kaj Ĉinio subtenas regulan pintnivelan komunikadon, kaj ke li esperas renkontiĝi kun Xi denove dum la pintkunveno de G20, kiu okazos en la argentina ĉefurbo Bonaero.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang ĉeestis la 21an kunvenon de gvidantoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio ĵaŭde antaŭtagmeze en Singapuro, kiun prezidis singapura ĉefministro Lee Hsien Loong. Ankaŭ gvidantoj de la dek membroj de la asocio, sud-korea prezidento Moon Jae-in kaj japana ĉefministro Shinzo Abe ĉeestis la kunvenon.

La ĉina ĉefministro diris en parolado, ke la membroj de la asocio, Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio ludis ŝlosilan rolon en la traktado de la azia kaj internacia financa krizo, kaj sub la nuna situacio kun leviĝanta komerca protektismo, tiuj landoj devas protekti plu multflankecon kaj liberan komercon. Li faris proponojn pri plua kunlaboro inter tiuj landoj, dirante, ke tiuj landoj devas antaŭenpuŝi la orient-azian ekonomian integriĝon, fortigi financan sekurecon, konduki kunlaboron pri novigado, antaŭenigi inkluzivan disvolvadon kaj striktigi interpopolajn interŝanĝojn. Li emfazis, ke la ĉina flanko volas labori kune kun ĉiuj aliaj partioj por kapti oportunon, akumuli konsentojn, plifortigi kunagadon, profundigi pragmatan kunlaboron en diversaj kampoj, antaŭenpusi konstruadon de la orient-azia ekonomia komunumo kaj krei pli belan estontecon.

La Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) ĵaŭde finis sian 33an kunvenon kun promeso resti en la procezo de ekonomia integriĝo.

Singapura ĉefministro Lee Hsien Loong diris dum parolado en la ferma ceremonio, "Ni faris grandajn paŝojn al pli unuigita, resaltema kaj novigema Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj. Ĉi tio estas nur la komenco de nova kaj ekscita ĉapitro de la asocio. Ni devas plu subteni la centran kadron de la asocio kaj engaĝigi niajn partnerojn por subteni malfermon kaj inkluzivecon de nia regiono. Ni devas resti en la procezo de ekonomia integriĝo kaj kunigi niajn talentulojn kaj resursojn por plibonigi la vivon de niaj popoloj."

Ankaŭ en la ferma ceremonio, ĉefministro Lee transdonis la martelon, la simbolon de la prezidanteco de la asocio, al la tajlanda ĉefministro Prayut Chan-o-cha, kies lando sukcedos la deĵorantan prezidanton de la asocio por 2019.

La 30a ministra kunveno en Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro finiĝis ĵaŭde en la papu-nov-gvinea ĉefurbo Portmoresbo, resumante la bezonon plifortigi la konektecon kaj profundigi ekonomian integriĝon en la tempo, kiam la tutmonda ekonomio alfrontas pliiĝantan riskon.

Papu-nov-gvinea ministro pri eksterlandaj aferoj Rimbink Pato, kiu estis ankaŭ prezidanto de la diskuto, diris en sia parolado, "Inkluzivemo devas esti nia ĉefa principo por ke ni faru ĉi tiun kunvenon vere signifa por ĉiuj niaj civitanoj. Neniu devas esti forlasita."

Kun la temo "Uzi Inklusivajn Oportunojn, Brakumi la Ciferecan Estontecon", la kunveno fokusiĝis pri plivastigo de novaj teknologioj por kreskigi malgrandajn, mezgrandajn kaj miniaturajn entreprenojn.

Bato diris al la novaĵ-agentejo Xinhua, ke daŭripova infrastruktura disvolvado, kiel ekzemple la iniciato Zono kaj Vojo, estas kerna faktoro por realigo de inkluziva kreskado, struktura reformo kaj prospero en la regiono.

La usona Ŝtata Departemento merkrede anoncis aldoni 26 kubajn turism-rilatajn subentojn en sian liston de sankcio, malpermesante al usonanoj viziti ilin.

Laŭ deklaro publikigita de la Ŝtata Departemento, 26 subentoj estis aldonitaj en la Kuba Restriktita Listo, inkluzive de 16 hoteloj posedataj de la kuba armeo.

La Ŝtata Departemento ankaŭ ĝisdatigis la nomojn de kvin jam listigitaj subentoj por certigi, ke ili restas nunaj. La 26 nomoj inkluzivas la novajn kvin-stelajn hotelojn Iberostar Grand Packard kaj Havana Paseo del Prado, feriejojn kaj modestajn aĉetcentrojn

La Ŝtata Departemento diris, ke rektaj financaj transakcioj kun ĉi tiuj celitaj entoj kaj subentoj estas ĝenerale malpermesitaj, ĉar ili senproporcie profitigas tiujn servojn aŭ personojn je la kosto de la kuba popolo aŭ privata entrepreno en Kubo.

Post kiam la enhavo de interkonsento pri la foriro de Britio el la Eŭropa Unio gajnis subtenon de la brita kabineto, la publiko ĝenerale opiniis, ke Britio fine faris decidan progreson en la procezo de la foriro post longa atendo. Sed prezidanto de la Eŭropa Konsilio Donald Tusk diris ĵaŭde, ke tio estas malgajna por ambaŭ flankoj. Li aldonis, ke la Eŭropa Unio okazigos specialan pintkunvenon, kaj la interkonsento pri la foriro de Britio eble estos definitivigita dum la kunveno.

Tusk faris la rimarkojn en komuna gazetara konferenco kun Michel Barnier, ĉefreprezentanto de la EU por la intertraktado kun Britio. Brita ĉefministro Theresa May merkrede anoncis, ke la enhavo de la interkonsento pri la foriro de Britio gajnis subtenon de la brita kabineto, kaj 600-paĝa enhavo estis oficiale publikigita.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin