Xi Jinping kaj Macron adresis gratulmesaĝon al si reciproke por "media jaro por Ĉinio kaj Francio"

(GMT+08:00) 2018-11-19 19:28:10     Redaktoro:Xiong

La 19an de novembro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping kaj la franca prezidento Emmanuel Macron adresis gratulmesaĝon al si reciproke por celebri la oficialan malfermiĝon de la "media jaro por Ĉinio kaj Francio".

En sia gratulmesaĝo Xi Jinping diras, ke la leviĝo de ekologio trenas la estiĝon de civilizacio, kaj la velkiĝo de ekologio siavice provokas la malfortiĝon de civilizacio; la "media jaro por Ĉinio kaj Francio", aranĝita de la du partioj, estas ĝuste por tio, ke ili ambaŭ intensigas al si dialogon kaj kunlaboron en la protekto de ekologia medio, la reagado al klimata ŝanĝiĝo, la gardo de biologia diverseco, kaj similaj, kaj kune respondas al la defioj de la tergloba medio.

Macron mesaĝe teksas, ke reagi al klimata ŝanĝiĝo kaj protekti la medion kaj biologian diversecon estas unu el la plej gravaj defioj alfrontataj de la homaro kaj ankaŭ la kerna enhavo de la franca-ĉina plenampleksa strategia partnereco, Ĉinio nun energie antaŭenpuŝas la konstruadon de ekologia civilizo kaj aktive partoprenas en plurflanka regado de klimato, kaj tio metas firman fundamenton por la kunlaboro inter la du landoj, kaj Francio volas, kune kun Ĉinio, konduki la mondon al tiu verda, malaltkarbona kaj daŭripova.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin