Ĉinio enorbitigis du navigadajn satelitojn BeiDou

(GMT+08:00) 2018-11-19 11:15:35     Redaktoro:Yu

Ĉinio sendis du novajn satelitojn de la Navigad-Satelita Sistemo BeiDou al la kosmo sur la portoraketo Changzheng-3B de la Xichang-a Satelit-Lanĉa Centro en la provinco Sichuan marde matene je la 2a horo kaj 7 minutoj.

La satelitoj eniris en la destinitan orbiton pli ol tri horojn poste kaj laboros kune kun 17 aliaj enorbitaj satelitoj de BeiDou-3. Ili ankaŭ estas la 42a kaj 43a satelitoj de la satelit-familio BeiDou.

Kun la sukcesa enorbitigo, la baza konstelacia aranĝo de la sistemo BeiDou estas kompleta. Ĉinio planas liveri navigadajn servojn al landoj partoprenantaj en la iniciato Zono kaj Vojo antaŭ la fino de ĉi tiu jaro.

Tio estas ŝlosila paŝo por la disvolvado de BeiDou de la enlanda eksperimenta sistemo al regiona kaj poste tutmonda navigada sistemo. La loktrova precizeco de la sistemo BeiDou-3 estis plialtigita al 2,5 metroj ĝis 5 metroj. Tio estas duoble pli alta ol la sistemo BeiDou-2.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin