Novaĵoj (Novembro 19)

(GMT+08:00) 2018-11-19 17:04:42     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 19-a de novembro, lunde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio kaj Brunejo konsentis levi rilatojn al strategia kunlabora partnereco; Ĉinio sukcese enorbitigis du navigadajn satelitojn BeiDou. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping dimanĉe atingis Seri-Begavanon por ŝtata vizito al Brunejo, la refoja vizito de ĉina ŝtatestro post 13 jaroj al la sudorient-azia lando. Xi estis varme bonvenigita de altrangaj oficialuloj de Brunejo en la flughaveno.

En la nomo de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, Xi esprimis sincerajn salutojn kaj bondezirojn al la bruneja registaro kaj ĝia popolo.

Xi emfazis, ke Ĉinio kaj Brunejo estas proksimaj najbaroj dividitaj de la maro, kaj ankaŭ amikoj kaj partneroj, kiuj fidas unu la alian, kun longa historio de amikaj interŝanĝoj. Li diris, ke depost la starigo de diplomatiaj rilatoj antaŭ 27 jaroj, la du landoj traktis unu la alian egale, kaj gajnis profundan politikan reciprokan fidon kaj fruktodonajn rezultojn en diversaj kunlaboroj, kiuj alportis efektivajn profitojn al la du popoloj kaj faris pozitivajn kontribuojn al paco kaj prospero en la regiono. Li esperis daŭrigi kaj disvolvi duflankan tradician amikecon, kune redakti planon pri la disvolviĝo de duflankaj rilatoj en la nova epoko, kaj altigi la ĉina-brunejan amikecon al nova alto per la vizito.

Tio estas la dua stacio de la azi-pacifika vojaĝo de Xi. Li faris ŝtatan viziton al Papu-Nov-Gvineo, renkontiĝis kun gvidantoj de pacifikaj insul-landoj, kiuj havas diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio kaj ĉeestis la Kunvenon de Ekonomiaj Gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro en la papu-nov-gvinea ĉefurbo Portmoresbo.

Ĉinio kaj Brunejo lunde konsentis plialtigi siajn rilatojn ĝis strategia kunlabora partnereco.

La konsento estis atingita dum intertraktado inter vizitanta ĉina prezidanto Xi Jinping kaj bruneja sultano Haji Hassanal Bolkiah.

Subskribita artikolo de ĉina prezidanto Xi Jinping sub la titolo "Kune Malfermi Novan Estontecon de Ĉina-Filipinaj Rilatoj" estis publikigita lunde en tri filipinaj ĵurnaloj antaŭ lia ŝtata vizito al la sudorienta lando.

Xi diris en sia artikolo, ke li vizitos Filipinojn por interŝanĝi opiniojn kun prezidento Rodrigo Duterte pri plialtigo de tutdimensia kunlaboro inter la du landoj sub novaj cirkonstancoj kaj antaŭenpuŝi la duflankajn rilatojn por pli granda disvolviĝo sur alta nivelo.

Li akcentis, ke unue, Ĉinio kaj Filipinoj devas profundigi politikan reciprokan fidon por daŭripova disvolvado de la duflankaj rilatoj; due, la du flankoj bezonas fortigi pragmatan kunlaboron por cementi la fundamenton de ĉina-filipinaj rilatoj; trie, la du flankoj bezonas plifortigi interpopolajn rilatojn por fari ĉina-filipinajn rilatojn ĉiam fortaj kiel antaŭe; Ĉinio kaj Filipinoj estas tre proksimaj unu al la alia laŭ geografia situo, heredaj rilatoj kaj kultura fono; amikaj interŝanĝoj inter la du popoloj estas senfina fonto de la forto de interrilatoj; krome, la du flankoj devas kunigi la manojn por profundigi orient-azian kunlaboron por kungajnaj rezultoj.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris dimanĉe, ke iuj landoj devas ĉesigi maldiskretajn rimarkojn kontraŭ aliaj landoj kaj agi akorde kun siaj paroloj.

Hua faris la rimarkojn en gazetara konferenco, kiam ŝi komentis la parolojn de usona vicprezidento Mike Pence en la Kunveno de Ekonomiaj Gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro en Papu-Nov-Gvineo. Pence diris, ke la helpo de Ĉinio al pacifikaj insul-landoj ŝarĝis ilin per pruntoj, kiujn ili ne povas elporti.

Hua diris en deklaro, "Ni sugestas, ke iu lando agu akorde kun siaj vortoj prefere ol fari maldiskretajn rimarkojn kontraŭ aliaj. La lando devas egale trakti ĉiujn aliajn landojn, ĉu ili estas grandaj aŭ malgrandaj, respekti la rajton de aliaj landoj pri sekvado de evoluiga vojo, kiu konvenas kun iliaj propraj naciaj kondiĉoj, kaj fari verajn kontribuojn al evoluantaj landoj."

Hua citis la paroladon de prezidanto Xi Jinping dum la kunveno de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro, kiu emfazis, ke internacia kaj regiona kunlaboro devas sekvi la principon de malfermo, disvolvado, inkluzivemo kaj novigo kaj la manieron bazitan sur reguloj por trakti komunan defion kaj realigi reciprokan profiton. Ŝi aldonis, ke Ĉinio efektivigis bonan kunlaboron kun multaj landoj, inkluzive de reciprokprofita kunlaboro kun evoluantaj landoj en la kadro de la Suda-Suda kunlaboro.

Ĉinio sendis du novajn satelitojn de la Navigad-Satelita Sistemo BeiDou al la kosmo sur la portoraketo Changzheng-3B de la Xichang-a Satelit-Lanĉa Centro en la provinco Sichuan marde matene je la 2a horo kaj 7 minutoj.

La satelitoj eniris en la destinitan orbiton pli ol tri horojn poste kaj laboros kune kun 17 aliaj enorbitaj satelitoj de BeiDou-3. Ili ankaŭ estas la 42a kaj 43a satelitoj de la satelit-familio BeiDou.

Kun la sukcesa enorbitigo, la baza konstelacia aranĝo de la sistemo BeiDou estas kompleta. Ĉinio planas liveri navigadajn servojn al landoj partoprenantaj en la iniciato Zono kaj Vojo antaŭ la fino de ĉi tiu jaro.

Tio estas ŝlosila paŝo por la disvolvado de BeiDou de la enlanda eksperimenta sistemo al regiona kaj poste tutmonda navigada sistemo. La loktrova precizeco de la sistemo BeiDou-3 estis plialtigita al 2,5 metroj ĝis 5 metroj. Tio estas dufoje pli alta ol la sistemo BeiDou-2.

Politikaj partioj el Ĉinio kaj arabaj landoj okazigos dialogon ĵaŭde en Hangzhou, ĉefurbo de la ĉina orienta provinco Zhejiang.

La Internacia Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio diris, ke la dialogo celas fortigi amikajn interŝanĝojn kaj pragmatan kunlaboron en la kadro de la iniciato Zono kaj Vojo. Pli ol 60 politikaj partioj el arabaj landoj partoprenos en la dialogo.

Israela ĉefministro Benjamin Netanyahu dimanĉe anoncis, ke li servos kiel ministro pri defendo kaj klopodos por eviti la kolapson de sia registaro.

En gazetara konferenco en la sidejo de la Ministerio de Defendo en Tel-Avivo, Netanyahu diris, ke li transprenas la defendan ministerion post la rezigno de ministro pri defendo Avigdor Lieberman. Netanyahu diris, ke li faras ĉian klopodon por solvi la nunan krizon de la koalicio kaj eviti fruajn elektojn. Li kritikis ministrojn, kiuj alvokis fruajn elektojn, post kiam la koalicio restis majoritato per unu sidloko. Li diris, ke la nuna situacio ne permesas al la koalicio funkcii konvene.

Nun Netanyahu servas ankaŭ kiel ministro pri eksterlandaj aferoj. La venonta ĝenerala elekto de Israelo devas esti okazigita en novembro de 2019. Se la elekto estos fruigita, ĝi okazos kiel eble plej frue en marto de 2019.

Loka polico diris, ke almenaŭ kvin homoj estis mortigitaj kaj 13 aliaj vunditaj dimanĉe en eksplodo de aŭtobombo en Tikrito, ĉefurbo de la iraka centra provinco Salahudin.

La atako okazis vespere, kiam aŭto ŝarĝita per eksplodaĵo eksplodis apud populara restoracio en la centro de Tikrito ĉirkaŭ 170 kilometrojn norde de la ĉefurbo Bagdado. Tri virinoj kaj du viroj estis mortigitaj en la eksplodo, dum pluraj infanoj estis inter la vunditoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin