Ĉinio respondas, kial APEK ne publikigis deklaracion

(GMT+08:00) 2018-11-20 17:42:34     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco de la 20a de novembro Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke ĉi-foja neoficiala konferenco de gvidantoj de la Azia-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) ne publikigis deklaracion, kaj tion Ĉinio kaj la plejparto de la membroj de APEK ne volis vidi.

Geng Shuang diris:

"La plejparto de la membroj, precipe tiuj membroj, kiuj venis el la evoluantaj landoj, esprimis sian frapantan sintenon protekti plurflankisman komercan sistemon, oponi kontraŭ protektismo kaj ne konsenti, ke oni haste donu konkludon pri koncernaj detalaj demandoj. Sed iuj membroj ne volis aŭskulti la voĉojn de la plejparto de la membroj, rifuzante akcepti raciajn opiniojn en la formita dokumento, sed insistante enskribi enhavon damaĝantan fundamentajn interesojn de aliaj landoj, kun la intenco meti laŭleĝan veston por sia protektismo kaj unuflankismo. Tiu ago malobservis la principojn de ĝenerala konsento de APEK kaj damaĝis la komunajn interesojn de diversaj partioj. En la kunvenoj kaj interkonsiliĝoj multaj membroj, inkluzive de Ĉinio, esprimis sian kontraŭstaron al tiuj agoj."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin