Ĉina ĉefministro sendis gratulon al Monda Geospac-Informa Kongreso de UN

(GMT+08:00) 2018-11-20 10:54:10     Redaktoro:Yu

Ĉina ĉefministro Li Keqiang sendis gratulan leteron al la Monda Geospac-Informa Kongreso de la Unuiĝntaj Nacioj, kiu okazis lunde en la urbo Deqing de la ĉina orienta provinco Zhejiang.

Li diris en sia letero, ke geospaca informo ludas gravan rolon en sociekonomia disvolvado. En la nuna mondo, geospac-informa teknologio estis profunde integrita kun la nova generacio de informadikaj teknologioj, kiel ekzemple kun movebla interreto, granda datumaro kaj nub-komputado, akcelante la disvolviĝon de nova kresk-impulso, komercaj modeloj kaj aplikaĵoj. Li diris, ke la ĉina registaro ĉiam estas aktiva partoprenanto kaj subtenanto de la tutmonda kunlaboro de geospacaj informoj kaj aprezas la klopodojn de la UN por kunordigo kaj administrado de geospacaj informoj kaj akcelado de tutmonda daŭripova evoluado. Li montris, ke Ĉinio senĉese kunigos manojn kun aliaj landoj por ebligi al la kunlaboro de geospacaj informoj ludi pli gravan rolon en servado al tutmonda regado, akcelado de daŭripova evoluado, plialtigo de la bonstato de la homaro kaj konstruado de komunumo kun komuna estonteco de la homaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin