Novaĵoj (Novembro 21)

(GMT+08:00) 2018-11-21 17:04:13     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 21-a de novembro, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio kaj Filipinoj konsentis plialtigi rilatojn kaj kune akceli konstruadon de la Zono kaj Vojo; Rusio minacis preni kontraŭrimedojn al retiro de Usono el Traktato pri la Mez-Distanca Balista Misilo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉinio kaj Filipinoj marde konsentis plialtigi siajn rilatojn ĝis ampleksa strategia kunlaboro kaj kune antaŭenigi konstruadon de la Zono kaj Vojo.

La decido estis farita en renkontiĝo inter vizitanta ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia filipina paralelulo Rodrigo Duterte. La du gvidantoj atingis gravan konsenton pri konstruado de duflankaj rilatoj sur la bazo de reciproka respekto, sincereco, egaleco kaj reciproka profito, kaj kungajna kunlaboro.

Xi diris al Duterte ke li ĝojas viziti Filipinojn kaj estas emociita de la varma bonvenigo de la filipina popolo, precipe la gaja rideto de la infanoj. Li montris, ke Ĉinio kaj Filipinoj estas proksimaj najbaroj kun mil-jaraj interŝanĝoj, kaj ke bonnajbareco, amikeco kaj kungajna kunlaboro estas la ununura ĝusta elekto por la du landoj. La plialtigo de duflankaj rilatoj plenumas la atendon de ambaŭ popoloj kaj kongruas kun la disvolviĝo de ĉina-filipinaj rilatoj. Li vokis ambaŭ flankojn plifortigi strategian gvidadon de la du ŝtatestroj sur duflankaj rilatoj, antaŭenigi interŝanĝojn sur ĉiuj niveloj kaj firmigi strategian reciprokan fidon. Li akcentis, ke Ĉinio subtenas Filipinojn al elekto de evoluiga vojo, kiu konvenas al ĝiaj propraj naciaj kondiĉoj, kaj ke la du landoj devas profundigi sian kunlaboron en tri ĉefaj kampoj de sekureco, disvolvado kaj kulturo.

Duterte diris, ke la vizito de prezidanto Xi havas historian signifon kaj estas mejloŝtono en la filipina-ĉinaj rilatoj, kaj malfermos novan ĉapitron en la duflanka kunlaboro. Li diris, ke la filipina flanko gratulas la ĉinan flankon pro la atingoj, kiujn ĝi faris en la reformo kaj disvolvado dum la pasintaj 40 jaroj, kaj ke li kredas, ke la ĉina popolo certe atingos siajn du centjarajn celojn. Li aldonis, ke la filipina flanko volas profundigi la rilatojn de ampleksa strategia kunlaboro kun Ĉinio surbaze de reciproka respekto, interkompreno kaj suverena egaleco, fortigi kunlaboron en komerco, investado, agrikulturo, defendo, sano, regado de drogaĉoj, plibonigo de vivteno, infrastrukturo kaj energio, kaj ankaŭ vastigi kulturajn kaj interpopolajn interŝanĝojn en edukado kaj homaj resursoj.

Ĉinio kaj Filipinoj merkrede publikigis komunan deklaron, konsentante kunlaboron pri konstruado de la Zono kaj Vojo kaj diskuton pri mara kunlaboro dum la ŝtata vizito de prezidanto Xi Jinping al Filipinoj.

La deklaro diris, ke Xi kaj lia filipina paralelulo Rodrigo Duterte okazigis duflankan kunvenon, en kiu ili mapis la kurson por la estonteco de ĉina-filipinaj rilatoj, havis profundan interŝanĝon de opinioj pri regionaj kaj internaciaj demandoj de komuna intereso kaj atingis gravan konsenton.

Altranga ĉina oficialulo pri komerco marde emfazis en Ĝenevo, ke la Monda Organizo pri Komerco devas retrovi sian kapablon pri kvietigo de disputoj.

Zhang Xiangchen, ambasadoro de Ĉinio al la Monda Organizo pri Komerco, diris dum intervjuo kun la novaĵ-agentejo Xinhua, ke Ĉinio fondis kun la Eŭropa Unio (EU) altnivelan laborgrupon pri reformo de la Monda Organizo pri Komerco.

Laŭ la ĉina ambasadoro, nun la prioritato estas redoni al la institucio ĝian rolon kiel kvietiganto de disputoj. Aliaj urĝaj taskoj por la organizo inkluzivas interkonsenton pri subvencioj al fiŝkaptado en 2019 laŭ la plano, faciligon de elektronika komerco kaj investado, kaj pliigon de travidebleco. Zhang rimarkigis, ke iuj diras, ke la Monda Organizo pri Komerco estas paciento en maltrankviliga stato kun multaj senfortiĝaj organoj. Se tio estas vera, urĝe renormaligi la funkciadon de la organoj kaj fari la ĝustan diagnozon de la malsano estas pli grave ol haste doni preskribojn.

La ĉina ambasadoro emfazis, ke reformo ne signifas reinventon de la rado nek estas ekskuzo por ne efektivigi la regulojn, kaj ke ĉiu tia intenco devas esti bojkotita de la membroj. Li aldonis, ke la Monda Organizo pri Komerco estas publika bono, sed ne ilo por kontentigi apartajn bezonojn de iu aŭ iu grupo de membroj.

Tendaro de rifuĝintoj, nomata Tongogara, troviĝas en sudorienta Zimbabvo, proksima al Mozambiko. Tie loĝas pli ol 13 000 rifuĝintoj subtenataj de tre limigita monhelpo. Marde, la 20an de novembro laŭ loka tempo, tiuj rifuĝintoj ricevis aron da materialoj liveritaj de la ĉina registaro.

Chen ning, komerca konsilisto de la ĉina ambasadorejo en Zimbabvo, diris en ceremonio de transdono de la helpaj materialoj, ke Ĉinio aktive kunlaboros kun internaciaj partneroj kaj kontribuos al disvolvado kaj sekureco de afrikaj landoj. Chen diris, ke la ĉina flanko konscias, ke la stabileco, sekureco, disvolvado kaj revigligo de Afriko estas ne nur la aspiro de la afrika popolo, sed ankaŭ la devo de la internacia komunumo.

Dmitri Peskov, gazetara sekretario de rusa prezidento, diris marde, ke la retiro de Usono el Traktato pri la Mez-Distanca Balista Misilo (TMDBM) eble rompos la strategian ekvilibron, kaj se Usono obstine sin retiros el la traktato, Rusio prenos kontraŭrimedojn por rekonstrui la tutmondan strategian ekvilibron. Peskov diris, ke la kontraŭrimedoj de Rusio celas garantii la sekurecon kaj interesojn de la nacio.

La usona Ministerio de Financo marde anoncis efektivigon de sankcioj kontraŭ 9 entoj kaj individuoj rilataj al Irano kaj Rusio je la preteksto, ke ili liveris petrolon al la siria registaro

La ministerio diris en deklaro, ke tiuj enlistigitaj entoj kaj individuoj inkluzivas sirian civitanon kaj lian kompanion en Rusio. Ili estas suspektataj pri livero de kelkaj milionoj da bareloj da petrolo al la siria registaro. La siria registaro transigis kelkcent milionojn da usonaj dolaroj al la trupo al-Quds sub la Irana Islama Revolucia Gvardio por subteni la palestinan Islaman Rezist-Movadon kaj la libanan grupon Hezbollah. Tiuj tri grupoj estis enlistigitaj de Usono kiel terorismaj organizoj.

La afgana Ministerio pri Publika Sano konfirmis, ke almenaŭ 43 homoj estis mortigitaj kaj 83 aliaj vunditaj, post kiam suicida bombatako trafis hotelon en la afgana ĉefurbo Kabulo marde vespere.

Surlokaj vidintoj diris, ke ili kredas, ke la nombro de viktimoj estas pli granda ol la oficiale publikigita. La letala atako okazis en la hotelo Urano kaj geedziĝa salono dum kunveno de religiaj kleruloj celebre al Miladun Nabi aŭ la naskiĝtago de la islama profeto Mohammad. Laŭ vidintoj, kiuj rifuzis malkaŝi siajn nomojn, pluraj superaj klerikoj estis inter la viktimoj.

Altranga religia klerulo kun kondiĉo de anonimeco kulpigis la Islaman Ŝtaton pri la letala bombatako. Sed la terorisma grupo ankoraŭ ne deklaris sian respondecon pri la atako. Afganta prezidento Mohammad Ashraf Ghani akuzis la malamikojn de islamo, homaro kaj Afganio pri la sanga terorisma atako kaj kondamnis ĝin per plej fortaj vortoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin