"Tamburado en formacio" enkondukita en elememtan lernejon

(GMT+08:00) 2018-11-26 08:50:41     Redaktoro:Xiong

En la kuranta jaro la elementa lernejo Changxin, kiu situas en la distrikto Qiaodong de la urbo Xingtai en la provinco Hebei, enkondukis en sin la lokan popolarton, nome "tamburadon en formacio". Tie instaliĝis kursoj por la arto, kaj oni invitis artistojn de tamburado por instrui la arton. La enkonduko de la tamburarto ne nur riĉigas la lernejan vivon de la lernantoj, sed ankaŭ heredigas al ili la tradician kulturon de la patrolando. La "tamburado en formacio" estas speco de kolektiva prezentado, en kiu ludantoj uzas ĉefe tamburojn, gongojn kaj cimbalojn, kaj ili, en antikva milita uniformo, sin aranĝas en formacio, sub la komando de la granda tamburo kaj sub konduko de la malgrandaj gongoj. La formacio senĉese ŝanĝiĝas laŭ la taktoj de la tamburoj.

Junie de 2007 la "tamburado en formacio" estis enskribita en la liston de la nemateriaj kulturaj heredaĵoj de la provinco Hebei.

(La fotoj estas faritaj de Chen Lei, raportisto de la ĉina novaĵagentejo Xinhua)

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin