Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov diris en gazetaro konferenco post kunveno inter ministroj pri eksterlandaj aferoj de la du landoj en Minsko, ke la usona intenco pri retiro el Traktato pri la Mez-Distanca Balista Misilo kaj starigo de milita aktiveco de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo proksime al la landlimoj de Belorusio kaj Rusio kaŭzas defiojn al la sekureco de la du landoj. Lavrov emfazis, ke la defioj postulas taŭgan respondon.
Belorusa ministro pri eksterlandaj aferoj Vladimir Makei diris, ke estas sento, ke la mondo ankoraŭ ne konscias la pliiĝantan minacon de granda milita konflikto. Li diris, ke la detruo de la fundamentaj interkonsentoj pri internacia sekureco daŭras kaj militaj kapabloj plifortiĝas, inkluzive en Eŭropo proksima al Belorusio.