Ĉinio volas esti aktiva akcelanto de mez-orienta paco

(GMT+08:00) 2018-11-22 11:47:40     Redaktoro:Yu

Vizitanta speciala sendito de Ĉinio pri la mez-orienta demando, Gong Xiaosheng, diris merkrede en la urbo Ramallah, ke Ĉinio ludos pli pozitivan rolon por paco en Mez-Oriento kaj volas esti akcelanto de packonservo.

Gong renkontiĝis kun palestina prezidento Mahmoud Abbas marde kaj kun membro de la centra komitato de la Palestina Nacia Liberiga Movado kaj komisaro pri rilatoj kun Ĉinio Abbas Zaki merkrede. Gong diris en gazetara konferenco post renkontiĝo kun palestinaj oficialuloj, ke ĉiutage estas sangaj okazaĵoj en Mez-Oriento, kaj pri tio Ĉinio estas afliktita kaj maltrankvila. Li aldonis, ke Ĉinio volas intensigi sian agadon en Mez-Oriento kaj ludi pli pozitivan rolon.

Gong diris, ke li vizitas Mez-Orienton por du celoj: Unue, li esprimas maltrankcilon kaj zorgon de Ĉinio pri la loka situacio kaj ankaŭ ĝian subtenon al la mezorienta popolo, kaj due, li klopodas por akceli pacon en la regiono kaj transdiros al la regionaj gvidantoj la sintenon kaj zorgon de Ĉinio pri solvado de konflikto. Gong akcentis, ke pri la mez-orienta demando Ĉinio klopodas serĉi publikajn interesojn, nome realigi pacon, stabilecon kaj disvolviĝon de la regiono, kio konformas al la apelacioj de regionaj landoj kaj ankaŭ helpas la disvolvadon de Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin