Ĉina delegito alvokis pli fortajn klopodojn de UN por packonservo en Afriko

(GMT+08:00) 2018-11-22 13:37:15     Redaktoro:Yu

Ĉina delegito marde alvokis fortigi klopodojn de la UN por packonservo en Afriko kaj profundigi partnerecon de la UN kun la Afrika Unio.

Ma Zhaoxu, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, faris la alvokon en la publika debato pri fortigo de packonserva agado en Afriko, okazigita de la Sekureca Konsilio de la UN. Ma diris, ke la Afrika Unio kaj afrikaj landoj estas gravaj fortoj por konservado de monda paco kaj regiona stabileco, kaj faris gravajn kontribuojn al paco kaj stabileco en la regiono. Afriko estas grava punkto de la packonserva agado de la UN. Nun servas 14 packonservaj misioj de la UN, kaj la kvin plej grandaj estis senditaj al Afriko.

Ma emfazis, ke la UN devas profundigi sian partnerecon kun la Afrika Unio kaj akordigi la packonservan agadon kun la paca procezo de Afriko. Li akcentis, ke la ĉina flanko subtenas la UN, ke ĝi liveru daŭripovan kaj antaŭvideblan financan subtenon al la sendependa pacagado de la Afrika Unio kaj helpu al ĝi altigi sian kapablon en planado pri pacagado, monkolektado, subtenado de taskoj kaj administrado. Li vokis helpi al afrikaj landoj, kiuj sendis packonservantojn, fortigi konstruadon de la packonserva kapablo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin