Ĉinio forte kondamnas perfortaĵon kontraŭ iu ajn ambasadorejo aŭ konsulejo

(GMT+08:00) 2018-11-23 18:51:56     Redaktoro:Xiong

Pri la evento, ke la ĉina ĝenerala konsulejo en Karaĉio, Pakistano, estis atakita, Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlanadj Aferoj, diris, ke Ĉinio forte kondamnas perfortaĵon kontraŭ iu ajn ambasadorejo aŭ konsulejo. Li asertis, ke ĉiuj laborantoj kaj iliaj familianoj en la konsulejo estas en sekureco; kaj Ĉinio esprimas funebron al pakistanaj gardistoj por la konsulejo, kiuj oferis sian vivon en la evento, kaj simpation al la vunditoj kaj la familianoj de la viktimoj.

En la gazetara konferenco Geng Shuang konigis:

"Je ĉ. la 12a horo laŭ la pekina tempo tri armitaj personoj provis sin trudi en la ĉinan ĝeneralan konsulejon en Karaĉio, kaj la intencon trovis la pakistanaj policistoj. Poste la du flankoj pafis unuj al aliaj. La tri armitaj personoj estis ĉiuj pafmortigitaj, dum du pakistanaj policistoj malfeliĉe viktimis. Ĉiuj laborantoj kaj iliaj familianoj en la konsulejo estas en sekureco; kaj Ĉinio esprimas funebron al pakistanaj gardistoj por la konsulejo, kiuj oferis sian vivon en la evento, kaj simpation al la vunditoj kaj la familianoj de la viktimoj."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin