Pakistano protektas la ĉinajn amikojn kiel siajn civitanojn

(GMT+08:00) 2018-11-23 19:58:00     Redaktoro:Xiong

Posttagmeze de la 23a de novembro la ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, Wang Yi, invitite interparolis en telefono kun la pakistana ministro pri eksterlandaj aferoj, Shah Mehmood Qureshi.

Qureshi komunikis la eventon de atako kontraŭ la ĉina ĝenerala konsulejo en Karaĉio, kiu okazis en la 23a de novembro, kaj la staton de la enketo pri la evento fare de Pakistano. Li diris, ke la pakistana registaro kaj la sociaj rondoj severe kondamnas la perfortan atakon de teroristoj, kaj la pakistanaj registaro kaj popolo firme staras apude de la ĉinaj amikoj, kaj Pakistano faros radikalan enketadon pri la evento, certe alprenos ĉiajn necesajn rimedojn por elimini terorismajn fortojn. Kaj li emfazis, ke la amikeco inter Pakistano kaj Ĉinio estas aparta kaj grandvalora, kaj Pakistano protektas la ĉinajn amikojn kiel siajn civitanojn.

Wang Yi akcentis, ke ĉia intenco detrui la amikecon inter Ĉinio kaj Pakistano estas neatingebla, kaj Pakistano certe havas la kapablon teni sian landon sekura kaj stabila.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin