Afgana prezidento urĝis Talibanon aliĝi al nacia pacprocezo en frua dato

(GMT+08:00) 2018-11-23 11:29:29     Redaktoro:Yu

Afgana prezidento Ashraf Ghani ĵaŭde urĝis la grupon Talibano rezigni perfortajn rimedojn, aliĝi al la nacia pacprocezo en frua dato kaj kune klopodi por longedaŭra paco de la lando.

Afganaj komunikiloj raportis, ke Ghani faris la rimarkojn dum parolado en kunveno okazigita en la orienta provinco Ghazni. Li dris, ke la afgana popolo bezonas liberan kaj justan vivon, kaj ke la afgana registaro sin devontigos al la konstruado de stabila kaj inkluziva socia sistemo, kaj realigi demokration estas la ĉefa vojo al la fino de perforta konflikto.

Pri la lastatempa bombatako en la ĉefurbo Kabulo, Ghani diris, ke Talibano kondamnis la atakon, tamen tio ankoraŭ ne sufiĉas; Talibano devas unue ĉesigi ĉiajn suicidajn atakojn kaj aliĝi al la nacia pacprocezo.

Raportoj diris, ke antaŭ nelonge Ghani aprobis teamon konsistantan el 11 membroj por antaŭenigi dialogon inter la registaro kaj Talibano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin