Prezidanto Xi renkontiĝis kun kazaĥa ĉefministro Sagintayev

(GMT+08:00) 2018-11-23 12:52:26     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun kazaĥa ĉefministro Bakytzhan Sagintayev ĵaŭde en Pekino, kaj sugestis, ke ambaŭ flankoj fokusiĝu al politika sinergio kaj bone akordigu la ĉinan iniciaton Silkvoja Ekonomia Zono kaj la kazaĥan ekonomian programon Brila Vojo.

Xi petis Sagintayev transdoni liajn sincerajn salutojn al kazaĥa prezidento Nursultan Nazarbayev. Xi diris, ke lia grava konsento kun Nazarbayev pri multaj demandoj gvidis la disvolvadon de duflankaj rilatoj. La konsento estas efektivigita per firmaj paŝoj kun komunaj klopodoj de la du flankoj. Li aprezis la principon de Kazaĥio pri disvolvado orientita al la popolo, kaj emfazis, ke Ĉinio firme subtenas la kazakan popolon sekvi la disvolvan vojon konvenan al naciaj kondiĉoj. Li diris, ke Ĉinio aprezas la firman subtenon de Kazaĥio al kunlaboro de la Zono kaj Vojo. La du landoj havas solidan bazon kaj promesplenan perspektivon en komuna konstruado de la Zono kaj Vojo.

Sagintayev diris, ke Ĉinio estas amika najbaro, proksima amiko kaj strategia partnero de Kazaĥio, kaj ke lia lando alte taksas la iniciaton Silkvoka Ekonomia Zono, proponitan de Xi en Kazaĥio antaŭ kvin jaroj. Li diris, ke la iniciato estas tre grava por altigi regionan konektecon, trakti tutmondajn defiojn, konservi sekurecon kaj stabilecon de la mondo kaj akceli komunan kreskon kaj prosperon. Li aldonis, ke Kazaĥio esperas, ke la ŝipo de kazaĥa-ĉina kunlaboro navigos plu en la oceano de la ĉina ekonomio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin