Malfermo kaj kunlaboro proksimigas ĉiujn landojn

(GMT+08:00) 2018-11-23 16:01:38     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jingping, kiu ĵus revenis al Pekino post la azi-pacifika vojaĝo, faros ŝtatajn vizitojn al Hispanio, Argentino, Panamo kaj Portugalio de la 27a de novembro ĝis la 5a de decembro, kaj ĉeestos la 13an Pintkunvenon de la Grupo 20 de la 30a de novembro ĝis la 1a de decembro en la argentina ĉefurbo Bonaero.

Tiu ĉi jaro kun leviĝo de unuflankeco kaj protektismo markas la 100an datrevenon de la armistico de la Unua Mondmilito kaj ankaŭ la 10an datrevenon de la eksplodo de la internacia financa krizo. Ĉiuj landoj devas retrorigardi la pasintecon, resumi lecionojn, komenci bonan interagadon, kaj aldoni pli da certeco, stabileco kaj pozitiva energio por krei pli belan estontecon. La oftaj vizitoj de ĉinaj gvidantoj al fremdaj landoj reflektas la firman decidon kaj senlaĉajn klopodojn de Ĉinio kiel la plej granda evoluanta lando kaj konstanta membro de la Sekureca Konsilio de la UN por kontribuo al reformo de la tutmonda regado.

Panamo, kiu starigis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio en la lasta jaro, estas la unua latin-amerika lando subskribinta memorandon kun Ĉinio pri komuna konstruado de la Zono kaj Vojo. Panama vicministro pri eksterlandaj aferoj Luis Miguel Hincapie esperis, ke lia lando ludos la rolon kiel regiona loĝistika kaj komerca nodo kaj fariĝos la pordo kaj ponto kondukanta Ĉinion al Latin-Ameriko.

Portugalio deziras esti la pordo de la iniciato Zono kaj Vojo al Eŭropo kaj ankaŭ ponto kunliganta Afrikon kaj Sud-Amerikon. En 2011, kiam Eŭropo suferis ŝuld-krizon, la internacia merkato reduktis investon en Portugalio pro nesufiĉa fido, dum ĉinaj firmaoj sin turnis al la lando por investado kaj kunlaboro. Laŭ nekompleta statistiko, la totala investo de ĉinaj firmaoj kaj civitanoj en Portugalio jam superis 9 miliardojn da eŭroj, kaj Portugalio fariĝis la kvina plej granda celloko de la ĉina investado en Eŭropo.

Dum la Pintkunveno de la Grupo 20 en Argentino, ĉina prezidanto Xi renkontiĝos kun sia usona paralelulo Donald Trump. Tio estos la unua renkontiĝo de la du ŝtatestroj de post la eksplodo de komerca konflikto inter la du landoj. Ĉinio kaj Usono estas la du plej grandaj ekonomioj de la mondo. Strategia gvidado de la du ŝtatestroj ludas ŝlosilan rolon por la duflankaj rilatoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin