Klimata ŝanĝiĝo alportas al Usono malavantaĝojn plurflanke

(GMT+08:00) 2018-11-24 16:13:15     Redaktoro:Xiong

La 23an de novembro la usona registaro publikigis novan raporton, konfirmante, ke klimata ŝanĝiĝo alportas al Usono malavantaĝojn en pluraj flankoj, ekzemple, en agrikulturo, energio, tero, akvofontoj kaj sano de la publiko.

Tiu ĉi raporto taksas ĉefe la influon de klimata ŝanĝiĝo al Usono kaj adekvatajn rimedojn kontraŭ la malavantaĝoj alportitaj de la klimato. Ĝi estas la dua volumo de la plej nova raporto "Ŝtata takso pri klimato". Novembre de la pasinta jaro la unua volumo de la raporto konfirmis, ke la klimata ŝanĝiĝo estas aŭtentikeco, kaj ĝi estas "ege probable" kaŭzita de la homaro.

La dua volumo refoje konfirmas, ke la agado de la homaro estas kaŭzanta ŝanĝiĝon de la klimato, kaj la usona publiko portas la sekvojn de la klimata ŝanĝiĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin