Ĉina-latinamerika komunumo de komuna estonteco alfrontas oportunojn kaj defiojn

(GMT+08:00) 2018-11-26 14:19:43     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde komencos ŝtatajn vizitojn al Hispanio, Argentino, Panamo kaj Portugalio, kaj en la argentina ĉefurbo Bonaero, li ĉeestos la Pintkunvenon de la Grupo 20. En la nuna internacia situacio kun pliiĝantaj necerteco kaj nestabileco, la ĉina-latinamerika komunumo de komuna estonteco alfrontas defiojn kaj ankaŭ multajn oportunojn.

En la lastaj jaroj, ĉinaj gvidantoj proponis serion da iniciatoj kaj rimedoj por plifortigo de rilatoj kaj kunlaboro kun latinamerikaj landoj, kaj la ĉina flanko sin dediĉis al konstruado de la ĉina-latinamerika komunumo de komuna estonteco, en kiu ili fidas unu la alian politike, serĉas kungajnan kaj reciprokprofitan ekonomian kaj komercan kunlaboron, striktigas interpopolajn interŝanĝojn kaj kunagas pri internaciaj aferoj. Prezidanto Xi trifoje vizitis latinamerikajn landojn. La forumo de komunumo de Ĉinio kaj latinamerikaj kaj karibaj landoj jam fariĝis la ĉefa kanalo de la duflanka tuteca kunlaboro kaj fruktigis la kunlaboron en diversaj kampoj. La baldaŭa vojaĝo de prezidanto Xi al Latin-Ameriko aldonos viglecon kaj movforton por la disvolvado de rilatoj inter Ĉinio kaj latinamerikaj landoj kaj alportos tri ĉefajn oportunojn al la duflanka kunlaboro pri internacia regado.

Unue, Ĉinio kaj latinamerikaj landoj devas plifortigi konsiliĝon kaj kunlaboron kaj kune oponi hegemonion, unuflankecon kaj protektismon, ĉar hegemonio, unuflankeco kaj protektismo subfosas la fundamenton de multflankeco kaj endanĝerigas internacian komercon. Due, la du flankoj devas preni praktikajn rimedojn por efektivigi la iniciaton Zono kaj Vojo kaj akceli la infrastrukturan konstruadon sur la suda hemisfero kaj la suda-sudan kunlaboron. Krome, ili devas plifortigi kunlaboron pri internacia regado kaj akordigon en internaciaj multflankaj mekanismoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin