Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), emfazis la gravecon de apliko de rigora kriterio kaj justeco en la nomumo de oficialuloj.
Lunde dum ĉeesto al grupa studo de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ, Xi substrekis la kulturadon de aro da altkvalitaj oficialuloj, kiuj estas lojalaj al la partio, havas moralan integrecon kaj montras fortan senton de respondeco.