Ĉina vicĉefministro Liu He renkontiĝis kun sia germana paralelulo Olaf Scholz

(GMT+08:00) 2018-11-27 14:16:30     Redaktoro:Yu

Lunde en Berlino, vizitanta ĉina vicĉefministro Liu He okazigis intertraktadon kun germana vicĉefministro kaj financa ministro Olaf Scholz kaj renkontiĝis kun aliaj germanaj oficialuloj.

Liu diris dum intertraktado kun Scholz, ke en la lastaj jaroj, rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio bone disvolviĝis, kun oftaj altnivelaj kontaktoj, pli forta reciproka fido, kaj fruktodona kunlaboro en diversaj kampoj. Li diris, ke la du flankoj devas plene elvolvi siajn komplementajn avantaĝojn, bone uzi nunajn dialogajn mekanismojn, kapti la komunecon de interesoj kaj stabile antaŭenigi pragmatan kunlaboron por profitigi la du landojn kaj iliajn popolojn.

Liu emfazis, ke Ĉinio kaj Germanio kiel ĉefaj ekonomioj kaj respondecaj grandaj landoj de la mondo devas kune defendi liberkomercajn regulojn kaj multflankajn sistemojn. La monda komerco renkontis problemojn, kiujn tute ne povas solvi unuflankeco kaj protektismo, kaj ili povas esti solvitaj nur per konsiliĝo bazita sur reciproka respekto kaj egaleco.

Scholz diris, ke la germana flanko deziras plifortigi kunlaboron kun Ĉinio en diversaj kampoj, inkluzive de ekonomio kaj komerco, kaj ke la du flankoj devas preni pli da rimedoj por profundigi financan kunlaboron, puŝi financajn merkatojn fari esencan progreson en pordmalfermo unu al la alia kaj krei medion de justa konkurencivo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin