Ĉina prezidanto atingis Hispanion por ŝtata vizito

(GMT+08:00) 2018-11-28 12:21:50     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde atingis Hispanion por tritaga ŝtata vizito. Tio estas la refoja vizito de ĉina ŝtatestro al la eŭropa nacio post 13 jaroj kaj celas firmigi tradician amikecon kaj plifortigi kunlaboron inter la du landoj. Du hispanaj militaviadiloj eskortis la aviadilon de Xi, kiam ĝi eniris la aerspacon de la lando. Xi kaj lia edzino Peng Liyuan estis salutitaj de altrangaj hispanaj oficialuloj en la flughaveno, kaj hispanaj infanoj donacis al Ili florojn.

En la glughaveno, Xi diris, ke Ĉinio kaj Hispanio havas longan historion de interŝanĝoj danke al la antikvaj teraj kaj maraj silkvojaj komercaj itineroj. Li diris, ke la du landoj starigis ampleksan strategian partnerecon en 2005, komencante la novan fazon en la disvolvado de duflankaj rilatoj. Ĉinio kaj Hispanio estas en grava etapo de reformo kaj disvolvado, kaj profundigi duflankajn rilatojn, cementi tradician amikecon, grandigi praktikan kunlaboron kaj realigi komunan disvolviĝon ne nur konformas al la interesoj de ambaŭ landoj kaj popoloj, sed ankaŭ utilas al paco, stabileco kaj prospero de la mondo. Li aldonis, ke li atendas ampleksajn kaj profundajn interŝanĝojn de opinioj kun reĝo Felipe VI, ĉefministro Pedro Sanchez kaj aliaj gvidantoj de Hispanio pri duflankaj rilatoj kaj demandoj de komuna zorgo, por komenci novan vojaĝon de la ĉina-hispana ampleksa strategia partnereco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin