Ĉinio volas labori kun ĉiuj partioj por puŝi pintkunvenon de G20 atingi konsenton

(GMT+08:00) 2018-11-28 19:57:26     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris merkrede en gazetara konferenco, ke Ĉinio atendas, ke okaze de la 10a datreveno de la mekanismo de pintkunveno, la Grupo 20 refoje montros sian gvidadon kiel ĉefa forumo pri ekonomia kunlaboro kaj injektos novan movforton por forta, daŭripova, ekvilibra kaj inkluziva kreskado de la monda ekonomio, kaj ke la ĉina flanko volas labori kun ĉiuj aliaj partioj por puŝi la pintkunvenon de la Grupo 20 atingi konsenton kaj sukceson.

Estas raporto, ke marde naŭ famaj internaciaj specialistoj kaj kleruloj publikigis en la brita ĵurnalo Financial Times la artikolon "Bonaera Pintkunveno de la Grupo 20 estos Bona Loko por Rebato kontraŭ Detrua Unuflankeco", esperante, ke la baldaŭa pintkunveno atingos pozitvajn rezultojn. Ili menciis en sia artikolo enhavojn de la subskribita artikolo pri opono kontraŭ komerca protektismo kaj subteno de multflanka komerca sistemo, kiun publikigis Zhang Jun, la kunordiganto de Ĉinio pri aferoj de la Grupo 20 kaj adjunkto de ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj, en la sama ĵurnalo en la antaŭa tago.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin