Novaĵoj (Novembro 29)

(GMT+08:00) 2018-11-29 16:29:17     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 29-a de novembro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio kaj Hispanio konsentis antaŭenigi duflankajn rilatojn; okazis internacia konferenco pri Afganio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Merkrede vespere, ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la bonvenigan bankedon de hispana reĝo Felipe IV en la Reĝa Palaco de Madrido.

Xi diris en parolado, ke dum la vizito li profunde interŝanĝis opiniojn kun hispanaj reĝo kaj ĉefministro kaj aliaj gvidantoj pri la ĉina-hispanaj rilatoj, kaj aliaj demandoj de komuna zorgo kaj atingis multajn konsentojn kun ili. La du flankoj konsentis intensigi altnivelajn kontaktojn, antaŭenigi konstruadon de la Zono kaj Vojo, realigi pli efektivajn kunlaborajn atingojn, levi la ĉina-hispanan ampleksan strategian partnerecon al nova alto en la nova epoko kaj pli multe profitigi la du popolojn.

Ĉinio kaj Hispanio merkrede konsentis kune antaŭenigi disvolvadon de la duflankaj rilatoj kaj pli multe profitigi la du popolojn okaze de la 45a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj. La konsento estis atingita dum la intertraktado inter vizitanta ĉina prezidanto Xi Jinping kaj hispana ĉefministro Pedro Sanchez.

Xi diris, ke li tre ĝojas viziti Hispanion la unuan fojon post sia reelektiĝo kiel ĉina prezidanto. De post la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Hispanio, la duflankaj rilatoj spertis ŝanĝiĝojn de la internacia strukturo kaj havis sanan kaj stabilan disvolviĝon, tamen la amikeco restis senŝanĝa. Li laŭdis la klopodojn de ĉefministro Sanchez por disvolvado de duflankaj rilatoj kaj subteno al la iniciato Zono kaj Vojo, kaj diris, ke Ĉinio alte ŝatas la tradician amikecon kun Hispanio kaj alte taksas gravan rolon de Hispanio en internaciaj aferoj. Xi akcentis, ke la du flankoj devas plifortigi la gvidan rolon de altnivelaj interŝanĝoj en disvolvado de rilatoj, cementi interŝanĝojn kaj kunlaboron inter registaraj departementoj kaj leĝdonaj instancoj, profundigi politikan fidon, subteni plu unu la alian pri demandoj koncernaj al kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj kaj antaŭenigi stabilan kaj longedaŭran disvolvadon de la duflankaj rilatoj.

Sanchez diris, ke la vizito de Xi havas gravan historian signifon kaj malfermos la novan epokon de la duflankaj rilatoj.

Vizitanta ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Hispanio alfrontas novajn oportunojn de disvolvado okaze de la 40a datreveno de la reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio kaj ankaŭ la 40a datreveno de la hispana konstitucia reformo de 1978.

Xi faris la rimarkojn dum prelego al la du ĉambroj de la hispana parlamento. Li diris, ke en la pasintaj 40 jaroj, Ĉinio kaj Hispanio sekvis disvolvajn vojojn, kiuj taŭgas al iliaj propraj naciaj kondiĉoj, kaj realigis nacian prosperon kaj socian progreson. Xi akcentis, ke la hispana parlamento povas ludi gravan rolon por pliigo de politika reciproka fido inter la du landoj, fortigo de interpopolaj interŝanĝoj kaj profundigo de ilia amikeco.

Pio Garcia-Escudero, prezidanto de la hispana Senato, diris, ke Hispanio volas plifortigi kunlaboron kun Ĉinio en regionaj kaj internaciaj aferoj, profundigi interŝanĝojn inter leĝdonaj instancoj, akceli reciprokan komprenon kaj amikecon inter la du popoloj kaj antaŭenigi disvolvadon de la duflankaj rilatoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede esprimis gratulojn pro la jara festado de la UN okaze de la Internacia Tago de Solidareco kun la Palestina Popolo, kiu falas en la 29an de novembro ĉiujare.

En sia gratula mesaĝo, Xi diris, ke la palestina demando estas la radika demando de MeZ-Oriento, kiu gravas al longedaŭra paco, disvolvado kaj prospero en Palestino kaj aliaj landoj de la regiono.

La ĉina prezidanto, kiu estas en Madrido por ŝtata vizito al Hispanio, diris, ke frua, kompleta kaj justa solvo al la palestina demando estas la komuna aspiro de la internacia komunumo, konformas al interesoj de la palestinanoj kaj aliaj popoloj en la regiono kaj utilas al paco kaj stabileco de la mondo. Li diris, ke Ĉinio volas labori kun la internacia komunumo por novigi la internacian pac-akcelan mekanismon kaj ebligi fruan rekomencon de palestina-israela pacintertraktado per senlaca klopodo por realigi ampleksan, justan kaj longedaŭran pacon en Mez-Oriento.

Antaŭ la pintkunveno de la Grupo 20, dokumentaj filmoj Ĉarma Argentino kaj Ĉarma Ĉinio, produktitaj de televidaj laboristoj de Ĉinio kaj Argentino, estas elsendataj respektive en ora periodo de programoj de la dulandaj televidaj stacioj ekde la 29a de novembro. La spektantoj povos rekte senti la ĉarmon de la alia lando el la perfekta prezentado.

En la 28a de novembro en Argentino, en la malferma ceremonio de la elsendo de tiuj du dokumentaj filmoj, Hernan Lombardi, argentina ŝtatsekretario pri amaskomunikiloj, diris, "La argentina popolo estas scivolema pri Ĉinio. "Per kunlaboro de la dulandaj televidaj laboristoj kaj per tiuj du dokumentaj filmoj, ni trovis multajn komunajn punktojn de la du flankoj. Tio estas tre signifa por la dulandaj popoloj."

Internacia konferenco pri Afganio, sub la aŭspicioj de la UN kaj la afgana registaro, okazis de la 27a ĝis la 28a de novembro en la oficejo de la UN en Ĝenevo. Reprezentantoj el 61 landoj kaj 35 internaciaj organizoj urĝis ĉiujn rilatajn partiojn de Afganio kapti la nunan oportunon kaj komenci pacintertraktadon kun vasta partopreno en frua dato.

La reprezentantoj emfazis en komunikaĵo publikigita post la kunveno, ke paco estas la plej grava kondiĉo por atingi ĉiujn celojn de disvolvado de Afganio, kaj politika solvo al la demando estas la sola vojo al la fino de perforta konflikto. Ili diris, ke la pacintertraktado de Afganio devas esti bazita sur respekto al suvereneco kaj teritoria integreco de la lando kaj dominata de la afgana popolo kun maksimuma inkluzivo kaj vasta partopreno.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Lu Kang, anoncis ĵaŭde, ke germana prezidento Frank-Walter Steinmeier faros ŝtatan viziton al Ĉinio de la 5a ĝis la 10a de decembro laŭ la inivito de ĉina prezidanto Xi Jinping.

La usona Ministerio de Financo diris merkrede, ke ĝi prenas agadon kontraŭ du irananoj, kiuj helpis interŝanĝi ciferecan elaĉetan monon en la iranan monon. La ministerio diris en deklaro, ke la du irananoj helpis interŝanĝi ciferecan (bitcoin) elaĉetan monon en la iranan rialon en la nomo de la iranaj ret-agantoj partoprenintaj en la elaĉeta programo SamSam, kiu celis pli ol 200 konatajn viktimojn.

Pakistana ĉefministro Imran Khan diris merkrede, ke Pakistano kaj Hindio devas rompi la ŝeklon, kiu malhelpas disvolvadon de rilatoj inter la du landoj, ĉesigi reciprokan riproĉon kaj plibonigi duflankajn rilatojn por la bonfarto de la du popoloj.

Pakistanaj amaskomunikiloj raportis, ke Imran Khan faris la alvokon dum parolado en la ceremonio okazigita por ekkonstruo de projekto de pakistana-hinda landlima koridoro en la orienta provinco Punjab. Li diris, ke la demando de Kaŝmiro estas la sola obstaklo al plibonigo de la duflankaj rilatoj, kaj la du flankoj certe povas bone solvi la demandon, se ili havas rezolutecon kaj revon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin