Xi, Putin kaj Modi konsentis plifortigi triflankan kunlaboron

(GMT+08:00) 2018-12-01 13:38:35     Redaktoro:Yu

Gvidantoj de Ĉinio, Rusio kaj Hindio havis profundan interŝanĝon de opinioj pri kunlaboro inter siaj landoj sub novaj cirkonstancoj en neoficiala kunveno okazigita vendrede en la argentina ĉefurbo Bonaero.

Ĉina prezidanto Xi Jinping, rusa prezidento Vladimir Putin kaj hinda ĉefministro Narendra Modi konsentis pliigi kunordigon, starigi konsenton kaj fortigi kunlaboron inter siaj landoj por kune akceli pacon, stabilecon kaj disvolviĝon de la mondo.

Xi rimarkis, ke Ĉinio, Rusio kaj Hindio estas ĉefaj landoj kun grava influo, kaj ili estas inter si gravaj strategiaj kunlaboraj partneroj. La tri landoj havas ampleksajn komunajn interesojn kaj similajn celojn, kaj portas grandan respondecon pri la estonteco de la regiono kaj eĉ de la tuta mondo. Xi akcentis, ke komuna disvolviĝo kaj strikta kunlaboro inter Ĉinio, Rusio kaj Hindio sub nunaj cirkonstancoj fariĝas pli kaj pli grava forto por stabileco kaj certeco en la transformado de la monda strukturo. Li aldonis, ke en la pasintaj 10 jaroj, la tri landoj aktive efektivigis triflankan dialogon kaj kunlaboron en la spirito de malfermo, unueco, reciproka kompreno kaj fido, kaj faris gravan progreson. Li alvokis la landojn plu antaŭenigi triflankan kunlaboron fronte al freŝaj defioj. Li sugestis, ke Ĉinio, Rusio kaj Hindio rekomendu novtipon de internaciaj rilatoj, firmigu plu politikan reciprokan fidon, establu partnerecojn anstataŭ aliancojn, kaj strebu por virtuoza ciklo en rilatoj inter gravaj landoj kaj kungajna kunlaboro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin