Dum la du-taga kunveno, gastoj kaj gvidantoj de la Grupo 20 kaj estroj de internaciaj organizoj diskutis ekonomian situacion, komercon kaj investadon, daŭripovan disvolvadon, klimatŝanĝiĝon, infrastrukturan konstruadon, energon kaj dungadon. Wang diris, ke la pintkunveno estis okazigita en la situacio kun pli rapide ŝanĝiĝanta internacia strukturo, leviĝantaj protektismo kaj unuflankeco, kaj pli multaj defioj kaj oportunoj alfrontataj de la monda ekonomio. La kunveno, kiu eligis pozitivan signalon, subtenis la tendencon de kunlaboro de la grupo 20 kiel ĉefa internacia forumo pri disvolvado.
Wang diris, ke en sia parolado dum la unua fazo de la kunveno, ĉina prezidanto Xi Jinping vokis la gvidantojn de ĉiuj membroj de la grupo firme kapti la ĝeneralan direkton de la monda ekonomio per longa vido kaj respondeca sinteno, denove montri sian kuraĝon kaj strategian vidon, persisti en malfermo kaj kunlaboro, spirito de partnereco, gvidado de novigo, ĝenerala favoro kaj kungajno, kaj gvidi la mondan ekonomion disvolviĝi en ĝusta direkto.
Wang emfazis, ke Ĉinio volas labori kune kun ĉiuj aliaj partioj por bone efektivigi ĉiujn rezultojn de la kunveno, puŝi ĉiujn membrojn de la grupo fortigi kunlaboron, kaj kontribui al disvolvado de la monda ekonomio kaj plibonigo de la tutmonda ekonomia regado.