Ĉina kaj usona ŝtatestroj bremsis ekonomiajn kaj komercajn disputojn

(GMT+08:00) 2018-12-02 16:09:45     Redaktoro:Yu

Antaŭ la fino de 2018, finfine aperis grava turnopunkto por ekonomiaj kaj komercaj disputoj inter Ĉinio kaj Usono, kiuj daŭris jam pli ol ok monatojn.

Sabate en la argentina ĉefurbo Bonaero dum ĉeesto al la pintkunveno de la Grupo 20, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun sia usona paralelulo Donald Trump. Tio estis ilia unua renkontiĝos post eskaladiĝo de ekonomiaj kaj komercaj disputoj inter la du landoj ekde marto. La du ŝtatestroj havis pozitivan kaj konstrueman diskuton kaj konsentis, ke la du landoj ne plu efektivigos novajn aldonajn tarifojn unu kontraŭ la alia. Ili pozitive taksis la lastatempan pozitivan kaj efikan konsiliĝon inter ekonomiaj kaj komercaj teamoj de la du flankoj, opiniante, ke sanaj kaj stabilaj ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono konformas al la komunaj interesoj de la du landoj kaj la tuta mondo. La du ŝtatestroj ankaŭ instrukciis siajn ekonomiajn kaj komercajn teamojn akceli la konsiliĝon kaj atingi interkonsenton por nuligi tarifojn aldonitajn ĉi-jare kaj puŝi la duflankajn ekonomiajn kaj komercajn rilatojn rapide reveni al la ĝusta vojo kaj realigi kungajnon.

Laŭ la konsento de la du ŝtatestroj, Ĉinio grandigos siajn importojn el Usono en la kampoj de agrikulturo, energio, fabrikaĵoj kaj servoj laŭ la enlanda postulado por pli multe kontentigi la kreskantan postuladon de la ĉina popolo pri bela vivo kaj akceli bonkvalitan ekonomian disvolvadon. Ĉinio kaj Usono estas forte komplementaj en iuj kampoj, kaj pliigo de importoj el Usono helpas disvolvadon de la duflanka komerco en pli ekvilibra direkto. En Ĉinio jam estas la plej granda grupo kun meznivela enspezo en la mondo, kaj bonkvalitaj importitaj agrikulturaj produktoj estas ŝatataj de ĉinaj konsumantoj.

La du ŝtatestroj instrukciis siajn ekonomiajn kaj komercajn teamojn komenci novan konsiliĝon kiel eble plej baldaŭ. La ĉina flanko proponos praktikajn solvojn same kiel antaŭe surbaze de komunaj interesoj de la du landoj kaj la protekto de monda komerca ordo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin