Ĉina prezidanto atingis Panamon por ŝtata vizito

(GMT+08:00) 2018-12-03 12:03:14     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Panamon dimanĉe laŭ loka tempo por ŝtata vizito. Tio estas la unua vizito de la ŝtatestro de la Ĉina Popola Respubliko al la centr-amerika lando de post la starigo de diplomatiaj rilatoj en junio de 2017.

Post la atingo ĉe la flughaveno, Xi kaj lia edzino Peng Liyuan estis varme akceptitaj de panama prezidanto Juan Carlos Varela kaj lia edzino Lorena Castillo Garcia per grandioza bonveniga ceremonio.

Xi diris, ke tio estas lia unua vizito al Panamo kaj ankaŭ la unua vizito de la prezidanto de la Ĉina Popola Respubliko al la lando en la historio. En la nomo de la ĉina popolo li esprimis sincerajn salutojn kaj bondezirojn al la panama popolo. Li diris, ke de post la starigo de diplomatiaj rilatoj antaŭ pli ol unu jaro surbaze de la principo de unu Ĉinio, la komunikado inter du landoj kun historio de 160 jaroj malfermis novan ĉapitron. Li aldonis, ke faktoj pruvis, ke forĝado de diplomatiaj rilatoj konformas al la fundamentaj kaj longperiodaj interesoj de la du popoloj, kaj ke estas granda potencialo por venonta kunlaboro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin