Xi Jinping interparolis kun panama prezidento Juan Carlos Valera

(GMT+08:00) 2018-12-04 11:23:30     Redaktoro:Li

Ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun sia panama paralelulo Juan Carlos Valera lunde laŭ la loka tempo en Panamo. La du ŝtatestroj alte taksis bonan tendencon kaj kunlaborajn fruktojn de la dulandaj rilatoj de post la starigo de diplomatiaj rilatoj, kaj atingis konsenton por antaŭenpuŝi la duflankajn rilatojn.

Xi diris, ke antaŭ unu jaro kaj duono Ĉinio kaj Panamo starigis diplomatian rilaton. En la pasintaj tagoj, la ĉina-panamaj rilatoj komenciĝis forte. Li faris intervidiĝon kun prezidento Valera. La dulanda politika konfido pli kaj pli profundiĝis. En la kadro de la iniciato Zono kaj Vojo ĉiuj kunlaboroj realigis rapidan disvolviĝon kaj akiris bonajn rezultojn. La realo jam konfirmis kaj daŭre konfirmos la ĝustecon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la dulandoj. Kiel ajn ŝanĝiĝema estas la internacia situacio, Ĉinio firme plifortigos amikecon kun Panamo.

Valera diris, ke la historia vizito de prezidanto Xi al Panamo proksimigis la amikecon inter la du popoloj. Panamo aprezas ĉinan subtenon al la ekonomia kaj socia disvolviĝo, firme sekvas la principon pri unu Ĉinio, kaj aprobas la gravan koncepton pri konstruado de komunumo kun la komuna estonteco de la homaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin