Novaĵoj (Decembro 04)

(GMT+08:00) 2018-12-04 17:21:02     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas mardo, la 4a de decembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Prezidanto Xi Jinping interparolis kun panama prezidento Juan Carlos Valera; Ĉinio kaj Francio okazigos altnivelan ekonomian kaj financan dialogon. Sekve estos la programero Tra la Mondo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun sia panama paralelulo Juan Carlos Valera lunde laŭ loka tempo en Panamo. La du ŝtatestroj alte taksis bonan tendencon kaj kunlaborajn fruktojn de la dulandaj rilatoj de post la starigo de diplomatiaj rilatoj, kaj atingis konsenton por antaŭenpuŝi la duflankajn rilatojn.

Xi diris, ke antaŭ unu jaro kaj duono Ĉinio kaj Panamo starigis diplomatian rilaton. En la pasintaj tagoj, la ĉina-panamaj rilatoj komenciĝis forte. Li faris intervidiĝon kun prezidento Valera. La dulanda politika konfido pli kaj pli profundiĝis. En la kadro de la iniciato Zono kaj Vojo ĉiuj kunlaboroj realigis rapidan disvolviĝon kaj akiris bonajn rezultojn. La realo jam konfirmis kaj daŭre konfirmos la ĝustecon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la dulandoj. Kiel ajn ŝanĝiĝema estas la internacia situacio, Ĉinio firme plifortigos amikecon kun Panamo.

Valera diris, ke la historia vizito de prezidanto Xi al Panamo proksimigis la amikecon inter la du popoloj. Panamo aprezas ĉinan subtenon al la ekonomia kaj socia disvolviĝo, firme sekvas la principon pri unu Ĉinio, kaj aprobas la gravan koncepton pri konstruado de komunumo kun la komuna estonteco de la homaro.

Lunde en Panamo, vizitanta ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun Yanibel Abrego, prezidanto de la Nacia Asembleo de Panamo, instigante la du flankojn pliintensigi leĝdonajn interŝanĝojn.

Xi emfazis, ke la starigo de ĉina-panamaj diplomatiaj rilatoj longtempe profitigos la du popolojn, kaj tion jam pruvis la fruktodonaj rezultoj en la fortika duflanka kunlaboro dum la pasintaj 18 monatoj. Xi diris, ke Ĉinio senŝanceliĝe disvolvos siajn rilatojn kun Panamo, bazitajn sur la politiko de unu Ĉinio, kaj ke li aprezis la subtenon de Abrego kaj la Nacia Asembleo al la starigo de diplomatiaj rilatoj kun Ĉinio, kaj ankaŭ al la establo de parlamenta grupo por akcelo de la duflanka amikeco.

Abrego laŭdis la gravan kontribuon, kiun la ĉinoj faris al la ekonomia kaj socia disvolviĝo de Panamo de post sia unua alveno por fervoja konstruado en la mezo de la 19a jarcento. Ŝi diris, ke establi diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio estas konsento, apogita de ĉiuj politikaj partioj en Panamo, kaj malfermis brilajn perspektivojn por duflanka kunlaboro.

La 1an de decembro en Argentino, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun usona prezidento Donald Trump. Laŭ informo publikigita post la renkontiĝo, la du landoj ne plu efektivigos novajn aldonajn tarifojn unu kontraŭ la alia kaj konsiliĝos dum venontaj 90 tagoj por fine atingi interkonsenton kaj nuligi tarifojn aldonitajn ĉi-jare, se male, Usono probable plu eskalados la komercan militon.

Kiel oni rigardu la rezulton de la renkontiĝo? Unue, la du ŝtatestroj bremsis eskaladon de la komerca disputo kaj kreis sufiĉan spacon por solvi la demandon per konsiliĝo, kio havas pozitivan signifon. Samtempe, tio signifas, ke en la venontaj tri monatoj, ekonomiaj kaj komercaj teamoj de la du landoj malfermos novan intertraktadon, kiu estos kompreneble komplika kaj malfacila.

Kial Ĉinio kaj Usono povas haltigi la komercan militon? La ĉefa kialo estas, ke la du partioj pagis certan koston en la pasintaj ok monatoj. En la komenco de la komerca disputo inter Ĉinio kaj Usono en marto ĉijare, Usono supozis, ke ĝi facile gajnos la komercan militon. Tamen la fakto pruvis, ke estas neniu gajninto de la komerca milito. Laŭ statistiko, la malfavora saldo en la usona varkomerco en oktobro kalkuliĝis al 77,2 miliardoj da usonaj dolaroj, tio estis la nova alto. La fama kompanio Ĝeneral Motors deklaris fermi 7 fabrikojn tra la tuta mondo en la fino de novembro, kio sentigis al la usona registaro premon kaj desapondiĝon. Estas evidente, ke la komerca milito ne helpis al Usono atingi sian celon de komerca ekvilibro kaj refluado de laborŝancoj kaj innvestoj, sed plu pliigis riskojn de la ekonomio.

Nun la du ŝtatestroj premis la butonon "paŭzo", kio estis racia kaj utila elekto por la du partioj. Sekve la ekonomiaj kaj komercaj teamoj devas efektivigi la konsenton de la du ŝtatestroj kaj atingi interkonsenton. La venontaj tri monatoj estas ŝlosilaj por Ĉinio kaj Usono.

Sincere dirite, tri monatoj estas ne sufiĉaj por konsiliĝo pri la komplika komerca disputo. La tasko estas tiel peza. Responde al kelkaj "strukturaj problemoj" levitaj de Usono, inkluzive de protekto de rajtoj pri intelekta proprieto, teknologia kunlaboro, merkataliro kaj netarifa komerca bariero, Ĉinio opinias, ke demandoj, kiuj konformas al direkto de la reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio, estos ĉefaj temoj dum konsiliĝo en la estontaj tri monatoj. Samtempe Ĉinio prezentis siajn gravajn zorgojn al Usono, kaj la lasta jam faris reagon. Estas kredeble, ke la konsiliĝo estos komplika kaj peniga, kaj ekzistas la ebleco de inversiĝo.

Lunde en Pekino, ĉina vicĉefministro Sun Chunlan kaj sud-afrika ministro pri artoj kaj kulturo Nathi Mthethwa kunprezidis la duan kunvenon de la Ĉina-Sudafrika Altnivela Mekanismo pri Interpopola Interŝanĝo.

Sun diris, ke ĉina-sudafrikaj rilatoj estas ĉe la nova historia deirpunkto, kaj ambaŭ flankoj devas efektivigi la konsenton atingitan de la du ŝtatestroj dum ilia renkontiĝo, plifortigi interpopolajn interŝanĝojn kaj pliigi interŝanĝon de studentoj lernantaj unu en la alia lando.

Mthethwa diris, ke la sudafrika-ĉinaj rilatoj firmiĝis kaj disvolviĝis en la lastaj jaroj, kaj ke la du flankoj devas plene elvolvi la rolon de la Sudafrika-Ĉina Altnivela Mekanismo pri Interpopola Interŝanĝo, profundigi pragmatan kunlaboron en diversaj kampoj kaj tiel meti la socian bazon por profundigi la ampleksan strategian partnerecon inter la du landoj.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang anoncis lunde, ke la sesa Ĉina-Franca Ekonomia kaj Financa Dialogo okazos en Francio vendrede.

Geng diris en regula gazetara konferenco, ke ĉina vicĉefministro Hu Chunhua kaj franca ministro pri ekonomio kaj financo Bruno Le Maire kunprezidos la dialogon.

Pakistana ĉefministro Imran Khan diris lunde dum intervjuo kun raportistoj, ke Pakistano volas helpi kunordigon pri partopreno de la grupo Talibano en la pacintertraktado de Afganio.

Pakistanaj amaskomunikiloj citis la rimarkojn de Imran Khan en siaj raportoj, ke usona prezidento Donald Trump sendis leteron al Imran Khan, esperante, ke Pakistano uzos sian influon por revenigi la grupon Talibano al la tablo de pacintertraktado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin