Ĉina-portugalaj rilatoj malfermos novan ĉapitron

(GMT+08:00) 2018-12-04 14:09:39     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde komencos ŝtatan viziton al Portugalio laŭ la inivito de portugala prezidento Marcelo Rebelo de Sousa. Tio estos la refoja vizito de ĉina ŝtatestro al la eŭropa lando post ok jaroj. La vizito de Xi antaŭ la 40a datreveno de ĉina-portugalaj diplomatiaj rilatoj aldonos novan ĉapitron al la duflankaj rilatoj.

La ekonomia kaj komerca kunlaboro bazita sur bonaj politikaj rilatoj forte antaŭenpuŝas la duflankajn rilatojn. Malgraŭ la severa internacia situacio de komerco kaj investado en la lastaj jaroj, la duflanka kunlaboro en komerco kaj investado rapide disvolviĝis. Ĉinio fariĝis la plej granda komerca partnero de Portugalio en Azio. Kiam Portugalio suferis la ŝuld-krizon de la eŭra zono kaj urĝe bezonis eksterajn investojn por revigligi la ekonomion, la investo de Ĉinio en Portugalio rapide kreskis. Portugalio jam fariĝis unu el la ĉefaj landoj en la Eŭropa Unio, kiuj plej multe altiris ĉinajn investojn.

Laŭ oficiala informo, dum la vizito de Xi, Ĉinio kaj Portugalio publikigos komunan deklaron pri la duflankaj rilatoj, kaj subskribos memorandon de kompreno pri kunlaboro en la kadro de la iniciato Zono kaj Vojo kaj dokumentojn pri kunlaboro en diversaj kampoj, kio havos pozitivan influon sur disvolvadon de ĉina-portugala ampleksa strategia partnereco kaj riĉigon de kunlaboro inter Ĉinio kaj la EU.

La monda strukturo alfrontas gravan defion, kaj rilatoj inter Ĉinio kaj la EU postulas novan movforton. La vizito de Xi al Portugalio malfermos novan ĉapitron por la duflankaj rilatoj, injekton novan viglecon en rilatojn inter Ĉinio kaj la EU kaj liveros pli da certeco por la reprosperigo de la monda ekonomio kaj stabileco de la internacia situacio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin