Novaĵoj (Decembro 05)

(GMT+08:00) 2018-12-05 16:25:43     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 5a de decembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉinio kaj Portugalio konsentis serĉi pli da progreso de kunlaboro; ĉina ĉefministro renkontiĝis kun parlamenta prezidanto de Turkio. Sekve estos la programeroj Paralele kun la Mondo kaj Plezura Legado. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Portugalion marde por dutaga ŝtata vizito por akceli amikecon kaj vastigi kunlaboron inter la du landoj. Tio estas la refoja vizito de ĉina ŝtatestro al la eŭropa lando post ok jaroj.

Dum sia skriba parolado post la atingo, Xi aklamis la tradician amikecon inter Ĉinio kaj Portugalio, dirante, ke la duflankaj rilatoj eltenis la provon de tempo kaj ŝanĝiĝo de internacia situacio kaj fariĝis pli fortaj. Xi diris, ke en 1999, la du landoj konvene solvis la demandon de Makao per amikaj konsiliĝoj, starigante ekzemplon por aliaj landoj en traktado de demandoj forlasitaj de la historio.

Xi interparolis kun sia portugala paralelulo Marcel Rebelo de Sousa marde laŭ la loka tempo en Lisbono. La du ŝtatestroj konsentis preni la 40an datrevenon de ĉina-portugalaj diplomatiaj rilatoj kiel novan historian startpunkton por antaŭenpuŝi atingon de novaj fruktoj de ĉina-portugala amika kunlaboro, kaj skribi novan ĉapitron de la rilatoj inter la du landoj.

Xi diris, ke la amikeco inter Ĉinio kaj Portugalio datiĝas de malproksima antikveco. En la pasintaj 39 jaroj, la du landoj ĉiam sin reciproke komprenis, respektis kaj konfidis, kaj kunlaboris por reciproka profito. Malgraŭ la severa internacia situacio, la duflankaj kunlaboro kaj rilatoj stabile disvolviĝis. Ĉinio admiras, ke Portugalio ĉiam sekvas la principon pri unu Ĉinio, kaj volas daŭrigi reciprokajn komprenon kaj subtenon pri demandoj de kernaj interesoj kaj grava zorgo. La du flankoj devas striktigi altnivelajn interŝanĝojn, fortigi interŝanĝojn inter dulandaj registaroj, leĝdonaj instancoj, partioj, lokaj administracioj kaj popoloj por firmigi la dulandan politikan bazon. Kun la subskribo de memorando de kompreno pri kunlaboro en la kadro de la iniciato Zono kaj Vojo kiel la turnopunkto, la du landoj devas fortigi kunlaboron.

Rebelo de Sousa diris, ke portugala-ĉinaj rilatoj havas longan historion kaj reciprokan konon, kio estas firma bazo de disvolviĝo inter duflankaj rilatoj. La venonta jaro markos la 40an datrevenon de portugala-ĉinaj diplomatiaj rilatoj. Portugalio volas profundigi kunlaboron en la kampoj de ekonomio kaj komerco, financo, interpopolaj interŝanĝoj ktp. Kaj Portugalio bonvenigas ĉinajn kompaniojn fari plivastan investadon en la lando.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun prezidanto de la Granda Nacia Asembleo de Turkio Binali Yildirim marde en Pekino, promesante antaŭenpuŝi duflankajn rilatojn kaj profundigi kunlaboron.

Li diris, ke Ĉinio kaj Turkio estas emerĝantaj merkatekonomioj kaj gravaj partneroj, kaj ke Ĉinio volas labori plu kun Turkio por respekti unu la alian pri kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj, plifortigi interŝanĝojn kaj kunlaboron en ĉiuj kampoj kaj sur ĉiuj niveloj, inkluzive de parlamentaj interŝanĝoj, kaj firmigi publikopinian bazon de rilatoj por antaŭenigi ĉina-turkajn rilatojn. Li diris, ke estas granda potencialo por pragmata kunlaboro, kaj Ĉinio esperas akordigi disvolvajn strategiojn de la du landoj.

Yildirim diris, ke Turkio rigardas Ĉinion kiel gravan strategian partneron kaj aprezas la atingojn de Ĉinio en reformo kaj pordmalfermo. Li montris, ke Turkio volas akordigi sian evoluigan strategion kun tiu de Ĉinio, profundigi kunlaboron en infrastruktura konstruado, komerco, investado kaj aliaj kampoj, por realigi komunan disvolviĝon.

Proparolanto de la Ministerio pri Komerco diris merkrede, ke la lastatempa renkontiĝo inter ŝtatestroj de Ĉinio kaj Usono pri ekonomiaj kaj komercaj demandoj estis tre sukcesa.

La proparolanto diris: "Ni estas certaj pri la efektivigo de la konsento atingita en la renkontiĝo. En la venontaj 90 tagoj, ekonomiaj kaj komercaj teamoj de ambaŭ flankoj aktive antaŭenpuŝos la konsiliĝon laŭ la klara horaro kaj vojmapo. Ĉinio komencos efektivigi konkretajn enhavojn de la nove atingita konsento kiel eble plej baldaŭ."

Antaŭ nelonge, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia usona paralelulo Donald Trump okazigis kunvenon dum vespermanĝo en la argentina ĉefurbo Bonaero. Ili atingis gravan konsenton kaj promesis ne plu efektivigi novajn aldonajn tarifojn. Krome, Ili instruis al la ekonomiaj teamoj de ambaŭ flankoj intensigi intertraktadojn por fine forigi ĉiujn aldonajn tarifojn kaj atingi konkretan interkonsenton kondukantan al kungajnaj rezultoj.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris marde en gazetara konferenco, ke Ĉinio ĝojas vidi pliboniĝon de rilatoj inter Pakistano kaj Usono kaj subtenas pli fortan komunikadon inter la du landoj pri la demando de Afganio.

Estas raporto, ke marde la pakistana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis deklaron, dirante, ke usona prezidento Donald Trump diris en sia letero sendita al pakistana ĉefministro Imran Khan, ke Usono bezonas subtenon de Pakistano en traktado de la demando de Afganio. Trump esprimis volon plibonigi rilatojn kun Pakistano, kaj emfazis, ke Usono kaj Pakistano devas denove serĉi oportunon por plifortigi kunlaboron kaj rekonstrui partnerecon.

Usona ŝtatsekretario Mike Pompeo marde diris en kunveno de ministroj de eksterlandaj aferoj de Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO) en Bruselo, ke Rusio malobservis la Traktaton pri Mez-Distanca Balista Misilo, tial Usono ĉesos plenumi siajn promesojn post 60 tagoj, krom se Rusio komplete replenumos siajn promesojn pri la traktato.

Ĝenerala sekretario de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo, Jens Stoltenberg, diris tiutage, ke membroŝtatoj de la organizo unuanime opinias, ke la esploro de Rusio pri terbazita krozomisilo SSC-8 malobservis la Traktaton pri Mez-Distanca Balista Misilo. Cetere, la usona Ŝtata Departemento marde diris, ke Usono kelkfoje esprimis sian maltrankvilon al Rusio pri la milila esploro ekde 2013, tamen Rusio rifuzis reagi al la usona zorgo.

Responde al la usona sinteno, proparolanto de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Maria Zakharova, marde diris, ke Rusio senŝanceliĝe plenumis la Traktaton pri Mez-Distanca Balista Misilo, kaj ion Usono klare sciis.

Prokurorejoj en kelkaj regionoj de Turkio marde ordonis aresti almenaŭ 242 suspektatojn rilatajn kun la grupo akuzita pri la sensukcesa puĉo en 2016.

Turkaj amaskomunikiloj raportis, ke la turkaj aŭtoritatoj ordonis persekuti 96 suspektatojn en Istanbulo, kaj almenaŭ 55 el ili estis kaptitaj. Krome, la provinca prokurorejo de Konya ordonis persekuti en la tuta lando 34 armeanojn suspektatajn pri rilatoj kun la kazo. La prokurorejoj de la provinco Kayseri kaj la ĉefurbo Ankaro publikigis la arestordonon kontraŭ almenaŭ 112 homoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin