Turkaj prokurorejoj ordonis aresti 240 suspektatojn pri sensukcesa puĉo

(GMT+08:00) 2018-12-05 13:58:35     Redaktoro:Yu

Prokurorejoj en kelkaj regionoj de Turkio marde ordonis aresti almenaŭ 242 suspektatojn rilatajn kun la grupo akuzita pri la sensukcesa puĉo en 2016.

Turkaj amaskomunikiloj raportis, ke la turkaj aŭtoritatoj ordonis persekuti 96 suspektatojn en Istanbulo, kaj almenaŭ 55 el ili estis kaptitaj. Krome, la provinca prokurorejo de Konya ordonis persekuti 34 armeanojn suspektatajn pri rilatoj kun la kazo en la tuta lando. La prokurorejoj de la provinco Kayseri kaj la ĉefurbo Ankaro publikigis la arestordonon kontraŭ almenaŭ 112 homoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin