Novaĵoj (Decembro 06)

(GMT+08:00) 2018-12-06 16:24:51     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭdo, la 6a de decembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi revenis al Pekino post vizitoj al Hispanio, Argentino, Panamo kaj Portugalio kaj ĉeesto al la 13a Pintkunveno de la Grupo 20; Ĉina Komunikila Grupo subskribis dokumenton pri kunlaboro kun Radio kaj Televido de Portugalio. Sekve estos la programero Socia Vivo, en kiu vi aŭdos raporton pri la unua etapo de la rondvojaĝo de la Kunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA kaj informon pri la filmo Ebola, kiu estis kameraita de Ĉinio kaj Afriko. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun portugala ĉefministro Antonio Costa merkrede laŭ la loka tempo en Lisbono.

Xi diris, ke post la oficiala vizito de ĉefministro Costa al Ĉinio antaŭ du jaroj, iliaj atingitaj gravaj konsentoj transformiĝis en kunlaborajn fruktojn. La duflanka komerco bone disvolviĝis, kaj investa kunlaboro en gravaj kampoj sukcese antaŭenpuŝiĝis. Ĉinio volas antaŭenpuŝi dulandan strategian partnerecon al nova nivelo kun Portugalio. Xi emfazis, ke la du flankoj devas striktigi altnivelajn interŝanĝojn por multigi kunlaborajn fruktojn en la kadro de la iniciato Zono kaj Vojo.

Costa diris, ke la vizito de prezidanto Xi al Portugalio havas gravan historian signifon. La amikeco inter la du landoj datiĝas de malproksima antikveco. Portugalio aprezas ĉinan subtenon al financa stabileco de la lando kaj volas plialtigi nivelon de la dulandaj rilatoj.

Prezidanto Xi Jinping revenis al Pekino ĵaŭde post ŝtataj vizitoj al Hispanio, Argentino, Panamo kaj Portugalio kaj ĉeesto al la 13a Pintkunveno de la Grupo 20 en la argentina ĉefurbo Bonaero.

Kiam Xi iris el Lisbono al Pekino merkrede posttagmeze, li estis salutita de portugala ministro pri eksterlandaj aferoj Augusto Santos Silva en la flughaveno. Du portugalaj batalaviadiloj eskortis la aviadilon de Xi antaŭ ol ĝi forlasis la aerspacon de la lando.

De la 27a de novembro ĝis la 5a de decembro, ĉina prezidanto Xi Jinping faris ŝtatajn vizitojn al Hispanio, Argentino, Panamo kaj Portugalio kaj ĉeestis la 13an Pintkunvenon de la Grupo 20. Ĉe la fino de tiu ĉi vojaĝo, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi resumis al raportistoj la rezultojn de la vojaĝo.

Wang diris, ke la vojaĝo de Xi konformiĝas al la tendenco de la epoko de monda multpolariĝo kaj ekonomia tutmondiĝo kaj eligis la signalon, ke Ĉinio firme subtenas multflankecon, aktive rekomendas kunlaboron kaj kungajnon. Krome, la vojaĝo aldonis certecon al la ŝanĝiĝema internacia situacio, montris direkton por internaciaj sistemoj kaj injektis pozitivan energion en la internacian komunumon.

Tiu ĉi jaro markas la 10an datrevenon de establo de la mekanismo de pintkunveno de la Grupo 20. En la nuna situacio kun pliiĝantaj ekonomiaj riskoj, la pintkunveno vekis grandan atenton de la internacia komunumo. Prezidanto Xi faris gravajn paroladojn en kelkaj okazoj, kaj havis kelkajn duflankajn kaj multlankajn kunvenojn. Wang diris, ke proponoj de Xi, kiuj celis antaŭenigi kunlaboron, akceli reciprokan fidon kaj konservi unuecon, montris la grandan animon kaj respondecon de gvidanto de Ĉinio kiel grava lando.

Wang diris, ke la vizitoj de Xi al Hispanio kaj Portugalio aldonis viglecon al rilatoj inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio. La du landoj estas gravaj membroj de la Eŭropa Unio kaj ankaŭ ampleksaj strategiaj partneroj de Ĉinio en la EU. La vizitoj de Xi al la du landoj malfermis la novan ĉapitron kaj vigligis rilatojn inter Ĉinio kaj la EU.

Wang diris ankaŭ, ke la vizitoj de prezidanto Xi al Argentino kaj Panamo proksimigis la rilatojn de Ĉinio kun la du landoj. Latinamerikaj landoj estas novaj fortoj en la nova internacia strukturo. Sub la gvidado de Xi, la ĉina-latinamerikaj rilatoj realigis historian transpason. La vizito de Xi al Panamo, la unua vizito de ĉina ŝtatestro al la centr-amerika lando, metis firman bazon kaj malfermis vastajn perspektivojn kaj aldonis novajn enhavojn al la duflankaj rilatoj kaj la tuteca kunlaboro inter Ĉinio kaj Latin-Ameriko.

Ĉinio vastigos la efektivigon de serio da reformaj rimedoj akcelantaj novigon, laŭ decido farita en administra kunveno de la Ŝtata Konsilio, kiun prezidis ĉefministro Li Keqiang merkrede.

Li emfazis, ke la registaro devas plibonigi la medion de konkurenco kaj liveri pli bonajn servojn al negocoj, precipe en novigado.

Serio da rimedoj akcelantaj novigon estis provita unue en 8 regionoj, inkluzive de la regiono Pekino-Tianjin-Hebei, Ŝanhajo kaj la provinco Guangdong. La unua prova programo inkluzive de 13 politikaj rimedoj estis lanĉita tutlande en 2017.

La kunveno decidis, ke aliaj 23 reformaj rimedoj estos lanĉitaj por mobilizi resursojn de novigo, stimuli novigajn aktivecojn kaj nutri novan impulson de kresko. Aro da reformaj rimedoj estos lanĉita en la tuta lando. Li urĝis fari pli da klopodoj por komercigi la rezultojn de esplorado kaj disvolvado kaj subteni universitatojn kaj esplorajn institutojn partopreni en komerca esploro por atingi teknologian trarompon.

Proparolanto de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Maria Zakharova diris merkrede en regula gazetara konferenco, ke Rusio kaj Ĉinio alte ŝatas la duflankan amikecon, kiu ne estas decidita de eksteraj faktoroj.

Zakharova faris la rimarkojn, kiam ŝi respondis demandon de la novaĵ-agentejo Xinhua pri renkontiĝo inter ĉina kaj rusa ŝtatestroj dum ilia ĉeesto al la 13a Pintkunveno de la Grupo 20. Ŝi diris, ke Rusio atribuas grandan gravecon al disvolvado de rilatoj kun Ĉinio, kaj ke la du flankoj alte ŝatas siajn rilatojn, kiuj ne estas deciditaj de internacia situacio aŭ regiona situacio.

Merkrede en Lisbono, Ĉina Komunikila Grupo subskribis interkonsenton pri kunlaboro kun Radio kaj Televido de Portugalio. La du partioj kunlaboros en interŝanĝoj de disaŭdigaj kaj televidaj enhavoj kaj profesiaj personaroj kaj komuna filmado. Laŭ la interkonsento, en la venontaj tri jaroj, la du partioj instigos al siaj institucioj aktive kunlabori por objektive, vere kaj amplekse raporti unu pri la alia kaj krei bonan atmosferon por akceli la reciprokan komprenon kaj amikecon inter la du popoloj.

Ĝenerala direktoro de la Monda Mona Fonduso, Christine Lagarde, diris marde dum tonika prelego, ke okazis kompleksaj sanĝiĝoj al la monda strukturo, kaj ĉiuj landoj devas denove konsideri internacian kunlaboron de la 21a jarcento kaj kune koncepti novan multflankecon.

Lagarde diris, ke okazis multaj ŝanĝiĝoj al la monda strukturo, ekzemple la transiĝo de la ekonomia forto de la okcidento al la oriento. Ŝi vokis ĉiujn landojn denove konsideri kiel komune starigi prosperon kaj pacon kaj konstrui multflankecon. Ŝi opiniis, ke ĉiuj landoj devas preni la popolon kiel la centron de sia laboro, fokusiĝi pri plialtigo de la bonfarto de la popolo, kaj krome, ili devas pliigi la travideblecon kaj respondecon de siaj registaroj kaj institucioj kaj certigi, ke tutmondiĝo profitigos ĉiujn, sed ne iujn grupojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin