Ĉinio esperas al ĉiuj partioj de Jemeno kapti "fenestron de okazo"

(GMT+08:00) 2018-12-06 20:12:39     Redaktoro:Xiong

La 6an de decembro Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris en Pekino, ke Ĉinio esperas, ke ĉiuj partioj de Jemeno, prenante en konsideron la interesojn de la ŝtato kaj popolo, kaptu la nunan "fenestron de okazo" kaj disvolvu dialogon kun sincera sinteno, por ke paco revenu al Jemeno.

Estas raporto, ke la delegacio de la jemana registaro kaj tiu de la organizaĵo al-Ḥūthiyyūn jam atingis Svedlandon en la 5a de decembro, kaj la paca intertrakto baldaŭ komenciĝos.

Por tio Geng Shuang diris: "Ĉinio esprimas bonvenigon al la intertrakto kaj esperas, ke ĉiuj partioj de Jemeno, prenante en konsideron la interesojn de la ŝtato kaj popolo, kaptu la nunan "fenestron de okazo" kaj disvolvu dialogon kun sincera sinteno, por ke paco revenu al Jemeno."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin