Rakonto pri la unua ekstera investo post reformo kaj pordmalfermo

(GMT+08:00) 2018-12-06 16:15:26     Redaktoro:祃璟琳

Antaŭ 40 jaroj, 30jara Wu Shuqing unuafoje vizitis la ĉefteron de Ĉinio kaj sin dediĉis al la reformo kaj pordmalfermo. Okaze de ekfunkciigo de rekta fluglinio inter Ĉinio kaj Usono, la Manĝaĵa Kompanio Maxim's fondita de Wu Zhande, patro de s-ino Wu, kaj la Civila Aera Administracio de Ĉinio, fondis la unuan entreprenon kune investitan de la ĉeftero kaj Hongkongo – Pekina Aera Manĝaĵa Limigita Kompanio. De tiam malfermiĝis la kurteno de ekstera investado en la ĉeftero de Ĉinio. En pasintaj 40 jaroj, s-ino Wu Shuqing milfoje ir-kaj-reiris inter Hongkong kaj la ĉeftero, atestis grandiozan reformon kaj pordmalfermon kaj sentis grandajn ŝanĝojn de la ekonomio kaj socio.

Retrorigardante la pasintecon, ŝi diris, ke la reformo kaj pordmalfermo donis al ŝi tute novan signifon de la vivo; kaj la reformo kaj pordmalfermo, kiu ĵus komenciĝis, alportis al ŝi novan perspektivon.

Fine de 1978, Wu Shuqing unuafoje atingis la ĉefteron el Hongkong kaj la voĉo de tiama ŝtatestro Deng Xiaoping pri bonvenigo de eksteraj komercistoj al Ĉinio eterne sonis en ŝia menso. En la sekva jaro oficiale establiĝis la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj la firma decido de Deng pri rekta flugado inter la du landoj oficiale donis la novan vivon de Wu Shuqing. Ŝi diris:

  "Tiam ĉar s-ro Deng Xiaoping decidis malfermi rektan fluglinion inter Ĉinio kaj Usono post sia vizito al Usono. Li ordonis la Civilan Aeran Administracion de Ĉinio bone aranĝi la aeran manĝaĵ-provizadon en 1980. Marte de 1979, mi unuafoje vizitis Pekinon por renkontiĝi kun funkciuloj de la Civila Aera Administracio de Ĉinio kaj julie miaj gepatroj interkonsiliĝis kun ili pri provizado de aer-manĝaĵoj."

Por realigi la deziron de rekta flugado inter Ĉinio kaj Usono, nome de la patro, Wu Shuqing frekvence iris kaj reiris inter la ĉeftero kaj Hongkong, venkante multajn obstaklojn en lingvo, administra sistemo, pensmaniero ktp. Novembre de 1979, tiama estro de la Civila Aera Administracio de Ĉinio petis la patron de Wu Shuqing kolekti kvin milionojn da hongkongaj dolaroj por aĉeti ekipaĵojn. Wu Shuqing rememoris:

  "Mia patro diris post nur 30 sekundoj, ke ni estas posteuloj de la ĉina nacio kaj ni tre respektas s-ron Deng. Mi povas kolekti la monon. Tiam ni subskribis neniun kontrakton, ĉia interkonsento estas manprenado."

La manprenado enhavas sincerecon kaj amon de hongkonganoj al la patrolando kaj enkorpigas firman fidon kaj kuraĝon de hongkong-aj samlandanoj al reformo kaj pordmalfermo. Wu diris, ke malgraŭ multaj malfacilaĵoj, ĉiuj klopodis por la kuna celo. Aprile de 1980, la Pekina Aera Manĝaĵa Limigita Kompanio oficiale akiris aprobon de "Ekstera Investo n-ro 1 (1980)", kio markas mejloŝtonon en procezo de la reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio.

Kun la unua ekstera investo, la kompanio ludis grandan ekzemplan rolon en tiu epoko kaj sekvis multaj aliaj investantoj. Laŭ koncerna statistiko, ĝis la fino de septembro 2017, la ĉeftero de Ĉinio sume aprobis 410 mil projektojn investitaj de Hongkong, aktuale uzis unu bilionon da usonaj dolaroj de hongkong-a investo, la investo de Hongkong okupis 52,6% de la totala ekstera investo de la ĉeftero. Laŭ s-ino Wu, Hongkong estas la plej bona platformo de "altiro de investo" por la ĉeftero.

Laŭ invito de amaskomunikiloj, ŝi eldonis la libron pri spertoj kaj pensoj rilate al ŝanĝiĝoj de la ĉeftero post reformo kaj pordmalfermo. Ŝi opiniis, ke el nova historia deirpunkto, ĵus komenciĝis la ŝtata reformo kaj pordmalfermo.

  "Ĵus komenciĝis la reformo kaj pordmalfermo de nia lando, plue malfermiĝos la pordo de Ĉinio al la mondo. Sekve de disvolviĝo de la lando, ni plenumos la revon de Ĉinio pri paca leviĝo kaj ni bonvenigas pluajn amikojn evoluigi sian aferon en la ĉina merkato. Ankaŭ ĉinaj gejunuloj kontaktiĝos kun la mondo kaj konigos la rakontojn de Ĉinio al la mondo."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin