Novaĵoj (Decembro 07)

(GMT+08:00) 2018-12-07 16:36:01     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendredo, la 7a de decembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: ĉefministro Li Keqiang urĝas teknologian novigadon por subteni disvolvadon; Ĉinio postulas tujan liberigon de financa direktoro de la firmao Huawei. Sekve estos programeroj Ĉina Stilo kaj Inter Ni. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina ĉefministro Li Keqiang vokis fari pli profundan reformon por eksciti kreemon de la tuta socio, kaj puŝi teknologian novigadon pli bone subteni kaj gvidi la disvolvadon.

Li, ankaŭ membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), faris la rimarkojn en la unua plena kunveno de la nacia gvidgrupo pri scienco kaj tekniko, kiun li estras.

Li diris, ke novigado estas tre grava por la estonteco kaj sorto de lando, kaj Ĉinio devas pliigi siajn fortojn en homaj resursoj kaj enlanda merkato por antaŭenigi sian teknologian novigadon kaj akceli altkvalitan disvolviĝon, ĉar la lando estas en la periodo de ekonomia transformado kaj altgradigo. Li vokis meti atenton sur trarompojn en ŝlosilaj teknologioj, nutri novajn movfortojn por kreskado kaj akceli integriĝon de teknologio kaj ekonomio. Li postulis pli profundan reformon de la administra sistemo pri scienco kaj tekniko kaj pli fortan protekton de intelekta proprieto, por krei favoran medion por novigado. Li substrekis la rolon de baza esploro kiel la radiko de la scienca sistemo, vokante doni pli fortan longtempan kaj konstantan subtenon al baza esploro, kaj instigante entreprenojn kaj aliajn sociajn fortojn investi pli multe en ĉi tiu kampo.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris ĵaŭde, ke Ĉinio postulis seriozajn traktadojn kun Kanado kaj Usono kaj tujan liberigon de Meng Wanzhou, financa direktoro de la firmao Huawei.

Huawei diris en deklaro, ke Meng estis provizore detenita de la kanadaj aŭtoritatoj en la nomo de Usono, kiam ŝi ŝanĝis flugon en Kanado.

Geng diris en ĉiutaga gazetara konferenco, ke Ĉinio postulis seriozajn traktadojn kun la kanada kaj usona flankoj, urĝante la du landojn klarigi, kial ili detenis Meng, tuj liberigi ŝin kaj efektive protekti siajn laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn.

Gao Feng, proparolanto de la ĉina Komerca Ministerio, diris ĵaŭde en Pekino, ke nun ekonomiaj kaj komercaj teamoj de Ĉinio kaj Usono sukcese faras intertraktadon kaj kunlaboron. La venontaj tri monatoj estas ŝlosiaj por la du landoj. Ĉinio havas sufiĉan fidon pri la estonteco.

Samtage en la gazetara konferenco, Gao Feng diris, ke la dulandaj ŝtatestroj jam atingis gravan konsenton en Argentino. Venonte la duflankaj ekonomiaj kaj komercaj teamoj efektivigos la detalojn de la konsenton en kampoj de agrikulturaj produktaĵoj, energioj kaj aŭtoj.

Gao diris ankaŭ, ke en la venontaj tri monatoj, Ĉinio kaj Usono klopodos al la celo nuligi tarifojn, kaj pene intertraktos por fine atingi interkonsenton surbaze de reciproka respekto, egaleco, reciproka profito kaj atento de komunaj zorgoj.

Eksaj altrangaj oficialuloj, industriaj gvidantoj kaj fakuloj el Ĉinio kaj Usono promesis efektivigi la lastatempan konsenton de la du landoj pri mildigo de streĉeco en la komercaj rilatoj.

Ili faris la promeson marde dum la 11a ĉina-usona dialogo de ĉefdirektoroj kaj eksaj altrangaj oficialuloj, kiu estis kunorganizita de la Ĉina Centro pri Internaciaj Ekonomiaj Interŝanĝoj kaj la Usona Ĉambro de Komerco. Ili konsentis, ke sanaj kaj stabilaj ĉina-usonaj ekonomiaj kaj komercaj rilatoj konformas al la fundamentaj interesoj de ambaŭ landoj kaj la mondo. Ili unuanime opiniis, ke revenigi la ĉina-usonajn rilatojn sur la ĝustan vojon estas komuna atendo de la du popoloj, kaj kunlaboro estas ĉiam la sola ĝusta elekto por la du landoj.

La dialogo estis okazigita post la renkontiĝo inter ĉina prezidanto Xi Jinping kaj usona prezidento Donald Trump sabate en Argentino, en kiu la du ŝtatestroj konsentis mildigi duflankan komercan streĉecon kaj komenci intertraktadon por atingi konkretan kungajnan interkonsenton.

La ĉina delegacio, gvidata de eksa vicĉefministro Zeng Peiyan, kiu nun estras la Ĉinan Centron pri Internaciaj Ekonomiaj Interŝanĝoj, diris, ke ĉi tiu jaro markas la 40an datrevenon de la reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio, kaj ankaŭ antaŭ 40 jaroj, Ĉinio kaj Usono subskribis la komunan komunikaĵon, anoncante la starigon de diplomatiaj rilatoj.

La oka Ĉina-Usona Dialogo pri Laŭleĝa Regado kaj Homaj Rajtoj finiĝis en Pekino merkrede.

Jiang Jianguo, vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), faris paroladon en la malferma ceremonio de la tritaga kunveno.

Jiang esprimis la esperon, ke la dialogo inter Ĉinio kaj Usono en la kampo de homaj rajtoj konformiĝos al la tendenco kaj konsideros la situacion en ĝia tuto, respektos diferencojn kaj komunikiĝos egale, profundigos kunlaboron, pliigos reciprokan fidon, kaj ludos unikan rolon por antaŭenigi la aferon de homaj rajtoj de la du landoj kaj la sanan disvolviĝon de ĉina-usonaj rilatoj.

Huang Mengfu, prezidanto de la Ĉina Fondaĵo pri Homaj Rajtoj, diris, ke la dialogo iniciatita en 2009 fariĝis grava platformo por interŝanĝoj pri homaj rajtoj kaj plibonigo de reciproka kompreno inter neregistaraj organizoj de ambaŭ landoj. Huang aldonis, ke tio reflektas la bonajn dezirojn de ambaŭ flankoj por kontribuo al ĉinaj-usonaj rilatoj per interpopolaj interŝanĝoj kaj komunikado.

Ĵaŭde en la pola urbo Katowice, la Sekretariejo de la Kadra Konvencio de la UN pri Klimatŝanĝiĝo publikigis novan raporton, substrekante la progreson kaj diferencojn de evoluintaj landoj en efektivigo de klimata agado antaŭ 2020.

La raporto montris, ke la eligo de forceja gaso en evoluintaj landoj estis reduktita per 13% en la periodo inter 1990 kaj 2016, kaj samtempe ili prenis pli da rimedoj por redukti la emisiadon kaj jam atingis efikon. Laŭ la Pariza Interkonsento, tio estas grava bazo por akceli la klimatan agadon post 2020. La raporto diris ankaŭ, ke pli da financa subteno de evoluintaj landoj al la evoluantaj estas movforto al ĉi-lastaj por ke ili turnu sin al la evoluiga vojo de malgranda emisiado kaj akomodiĝo al klimatŝanĝiĝo.

La 73a Ĝenerala Asembleo de la UN ĵaŭde adoptis projekton de rezolucio, prezentitan de Irlando, pri subteno al la du-ŝtata solvo de la palestina-israela demando.

La projekto de rezolucio vokis senprokraste realigi kompletan, justan kaj longedaŭran pacon en Mez-Oriento surbaze de rezolucio de la UN kaj ripetis la firman subtenon al la du-ŝtata solvo de la palestina-israela demando. La projekto estis adoptita per 156 pozitivaj kontraŭ 6 negativaj voĉoj kun 12 sindetenoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin