Xi Jinping intervidiĝis kun nordkorea ministro pri eksterlandaj aferoj

(GMT+08:00) 2018-12-07 19:44:24     Redaktoro:Xiong

La 7an de decembro, en la Granda Popola Halo, la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun Ri Yong Ho, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Laborista Partio de Koreio kaj ministro pri eksterlandaj aferoj.

Xi Jinping petis al Ri Yong Ho transdoni sian sinceran saluton al prezidanto Kim Jong Un. Xi Jinping diris, ke ĉi-jare Kim Jong Un faris viziton al Ĉinio tri fojojn, kaj en tiuj vizitoj ili ambaŭ profunde interŝanĝis opiniojn pri plifortigo de kunlaboro de la du landoj, antaŭenigo de disvolvo de la regiono en paco kaj stabileco, kaj aliaj gravaj problemoj, kaj estas ĝojinde, ke diversaj gravaj ideoj kune atingitaj de la du flankoj nun estas efike plenumataj.

Ri Yong Ho, antaŭ ĉio, transdonis la intiman saluton kaj bondezirojn de prezidanto Kim Jong Un al prezidanto Xi Jinping. Ĉi-jare tri fojojn Kim Jong Un faris viziton al Ĉinio, kaj dum la vizitoj li kaj prezidanto Xi atingis komunajn konceptojn pri gravaj aferoj; kaj tiuj gravaj konceptoj donis klaran direkton por senĉesa disvolviĝado de la tradiciaj amikaj rilatoj de la du landoj. Ri Yong Ho emfazis, ke Nordkoreio persiste strebas al sennukleigo de la duoninsulo kaj volas konservi komunikadon kaj kunagadon kun Ĉinio por la paco kaj stabileco de la duoninsulo kaj la regiono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin