La 73a Ĝenerala Asembleo de la UN ĵaŭde adoptis projekton de rezolucio, prezentitan de Irlando, pri subteno al la du-ŝtata solvo de la palestina-israela demando.
La projekto de rezolucio vokis senprokraste realigi kompletan, justan kaj longedaŭran pacon en Mez-Oriento surbaze de rezolucio de la UN kaj ripetis la firman subtenon al la du-ŝtata solvo de la palestina-israela demando. La projekto estis adoptita per 156 pozitivaj kontraŭ 6 negativaj voĉoj kun 12 sindetenoj.
Antaŭ tio, la Ĝenerala Asembleo voĉdonis pri projekto de rezolucio, kiun prezentis Usono por kondamni la palestinan grupon Islama Rezist-Movado, sed ĝi ne estis adoptita, ĉar ĝi ne povis akiri du trionojn de la voĉoj.